Paĝo:Vallienne - Kastelo de Prelongo, 1907.pdf/518

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

per sia nomo, li farus la plej bedaŭrindan el malprudentaĵoj. Sed la verkisto de tiu letero esperas, ke vi rekonos lian skribmanieron: ĝi diros al vi, ke li ne estas malamiko. Troviĝu dum la morgaŭa mateno en la iama apartamento de fraŭlino de Savinako. Se okaze vi ne estus feliĉa kun via edzo, unu nur vorto elparolita de vi sufiĉas por rompi la ĉenon, kiu vin alligas al tiu viro.

— Kia enigma letero, murmuris Matildo, leginte kaj releginte tiun strangan bileton. Oni esperas, ke mi rekonos la skribmanieron. Sed ŝajnas al mi ... sed ne, tio estas neebla ... oni kredus, ke ĝi estas tiu de Gastono. Se li vivus ankoraŭ, mi ĵurus, ke tiuj linioj estis skribitaj de li.

Nu, nu, ĉu mi frenezigas? Mia bedaŭrita amiko estas ve! tro vere malviva. Mia patro ĉeestis ĉe lia entombiĝo: li vidis lian ĉerkon metitan en la funebran kelon. Nur en la legendoj revenas la mortintoj: kaj ni troviĝas meze de la deknaŭa jarcento.

Tamen la grafino dormis tre malbone. La lasta frazo precipe sonis senĉese en ŝiaj oreloj:

— Unu nur vorto elparolita de vi sufiĉos por rompi la ĉenon, kiu vin alligas al tiu viro.

Ha! kiel goje ŝi elparolus tiun vorton, se tia revo ne estus ĥimera.

La morgaŭan tagon la juna virino troviĝis en la ĉambro de Valentino jam de unu horo, direktante sian orelon al la plej etaj bruoj venantaj el la koridoro, kiam ŝajnis al ŝi, ke iu moviĝas en la tualetejo. Sentime ŝi en ĝin eniris. Mirante, ĉar ŝi en ĝi vidis neniun, ŝi ekrevenis en la dormoĉambron; kiam ŝi aŭdis tiujn vortojn, kiuj ŝajnis eliri el la interno de la ŝranko:

— Ne timu, Matildo; precipe ne kriu. Estas mi, estas Gastono de Blasano. Mi aperos antaŭ vi nur kiam vi tion permesos.

Starigite de mirego, etendante siajn manojn al la ŝranko, la grafino staris senmova meze de la ĉambro. Malgraŭ la teruro, kiu ŝin tutan okupadis, nevenkebla magneto ŝin