Paĝo:Vallienne - Kastelo de Prelongo, 1907.pdf/519

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

altiris al la ŝranka pordo. Malrapide, similante hipnotigitinon, ŝi sin direktis al tiu pordo, ĝin malfermis kaj troviĝis antaŭ viro barbhava kaj bronzkolora, kiun ŝi ne rekonis.

Sed la duko daŭrigis.

— Rigardu min atente, Matildo. Mi scias, ke mi estas ŝanĝita: sed mia voĉo restis sama. Se via koro konservis la memoron de ĝia sono, ĝiaj batoj devas certigi al vi, ke la viro troviĝanta antaŭ viaj okuloj estas vere via iama edzo kaj ne trompanto.

— Gastono! ekkriis la grafino, instinkte malantaŭenirante ĝis la kontraŭa flanko de la ĉambro; ĉu min okupas senteraro? ĉu mi vidas vian fantomon? ĉu vi estas reale vivanta?

— Jes, kara adoratino, mi estas vivanta, tre reale vivanta. Tamen se vi preferas, ke mi estu malviva, unu vorto elparolita de vi sufiĉos por tion efektivigi. Mi malaperos, kaj neniam vi min revidos.

— Klarigu tion.

— Laŭ la leĝo mi estas ankoraŭ malviva: mi reviviĝos nur, se vi tion permesas.

La juna virino alproksimiĝis al la duko: kaj kiam ŝi estis palpinta la teksaĵon de lia vesto, por certiĝi, ke estas vera estaĵo el karno kaj ostoj kaj ne fantomo tiu, kiu staras antaŭ ŝi, ŝi saltis al lia kolo per instinkta ekmovo ekkriante:

— Ha! Gastono, mi amas vin. Savu min, ĉar mi estas tre malfeliĉa.

— Nu, Matildo, sidiĝu apud min, kaj rakontu la veron tutan.

La grafino komencis sian rakonton de la tago kiam Valentino al ŝi konfesis sian gravedecon, kaj ĝin finis parolante pri la miro, en kiun ŝi estis ĵetita, legante la leteron ricevitan dum la antaŭtago. De tempo al tempo la duko sentis indignajn ekmovojn. Sed li sin detenis, ne volante interrompi tiun edzinon ĉiam amatan, kiu estis la lia