Paĝo:Vallienne - Kastelo de Prelongo, 1907.pdf/520

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

sed kiun aliulo egale konsideris kiel la sian. Rilatante plenmaniere kun la rakonto de Duponto, tiu de Matildo klare lumigis al iaj detaloj, kiujn la malnova kondammito devige lasis en ombro, ĉar li ilin ne konis.

— Nun, diris Matildo finante, viavice klarigu per kia miraklo vi estas ankoraŭ vivanta.

Sinjoro de Blasano prenis sian edzinon en siajn brakojn. Ŝin kisinte, li ŝin altiris sur siajn genuojn. Por la unua fojo en sia vivo, Matildo sentis la amon enirantan en ŝian animon. Ne pripensante, ŝi lasis sin ekkapti de tiu volupta kaj dia impreso, ami kaj esti amata. Ŝi apogis sian kapon sur la bruston de Gastono, kaj duonfermante la okulojn:

— Iru nun, ŝi diris, mi aŭskultas vin. Kiam la duko estis fininta sian rakonton;

— Vi komprenas, mia kara Matildo, li aldonis, ke neniu, eĉ viaj gepatroj, devas koni nian sekreton. Hodiaŭ mem mi veturos al Tours, kie mi klopodos por la restarigo de mia civila stato. Eble mi forestos dum kelkaj tagoj: ne maltrankviliĝu pri tio. Atendante, ĉar la formulaĵoj estos eble longedaŭraj, venu ĉiumatene en tiun ĉambron kaj restu en ĝi dum unu aŭ du horoj. Tuj kiam mi havos tagon disponeblan, mi alkuros al vi. Ĉar ni havas en tiu monstro, kiu kredas, ke li estas via edzo, potencan malamikon, estas necese, ke ni agu tre singarde. Tiel longe kiam nenio estos ŝanĝita, mi pli amas resti nekonata. Mi reaperos en la mondon nur kiam mi havos la rajton esti vivanta.

Ame kisinte por la lasta fojo sian junan edzinon, la duko reeniris en sian ŝrankon; kaj la grafino aŭdis la pezan pordon datumantan de la krucaj militiroj, kiu fermiĝis malantaŭ li.

Sinjoro de Blasano kredis, ke la prezento de lia persono antaŭ la civila estraro sufiĉos por restarigi lian personecon kaj nuligi lian mortakton. Certe li sciis, ke