Paĝo:Vallienne - Kastelo de Prelongo, 1907.pdf/521

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

la administraciaj malrapidaĵoj kaŭzos kelkajn prokrastojn. Sed li ne konjektis, ke lia identeco estas protestebla kaj estos protestita. Pro tio lia miro fariĝis ega, kiam li aŭdis la reprezentanton de la leĝo dirantan per malvarmega tono:

— Tre bone, sinjoro: ni faros enketon por scii ĉu estas kredeblaj la strangaj aventuroj, kiujn vi rakontis.

— Sed, sinjoro, vi tamen tre bone konas min, vi devas vidi, ke mi estas la duko de Blasano.

— Ja, mi konfesas, ke ekzistas inter vi kaj la mortinta duko ia simileco. Sed kio pruvas, ke ĵus vi ne deziras utiligi tiun similecon por proprigi al vi leĝe gloran nomon kaj grandegan posedaĵon. Vi konsentos, ke tia hipotezo estas almenaŭ tiom akceptebla kiom via pretendita revivigo.

Gastono eliris premita de ĉagrenego. Ĉu, foririnte mirakle el la natura morto, li estos neripareble frapita de la morto sociala? La raporto de magistratoj, komisiitaj al la ordonita informiĝo, estis pereiga por la junulo. Certe ili konstatis, ke la ĉerko estas malplena: sed ili trovis ĝin malfermita meze de la funebra kelo. Plie ili kolektis botelon enhavintan ĝinon, skatoletojn por sardeloj, poton por konfitaĵoj, restaĵon de cigaro kaj kandelingon duone konsumitan. Ĵus unu mankis en la kapelo. Ili konkludis, ke ŝtelistoj eniris en la tombaron de la Blasana familio. Por sin kuraĝigi ili ĝoje manĝis apud la ĉerko: poste ili eltiris el ĝi la korpon de la duko, kaj ĝin ĵetis en ian ajn lokon, kredeble en Loiron.

Kiam li rakontis la manieron per kiu li estis elirinta el sia tombo, Gastono ne zorgis paroli pri tiuj detaloj por li tute negravaj kaj eĉ preskaŭ forgesitaj de li. Do li estis dolore mirigita, vidante kiamaniere la plej simplaj aferoj malbone komprenitaj subite kontraŭstaras kontraŭ la malfeliĉulo, kiun ili premegas.

Kvankam tio lin forte tedegis, Gastono devis do komisii