Paĝo:Vallienne - Kastelo de Prelongo, 1907.pdf/522

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

sian aferon al advokato, kaj atendi pacience ke la juĝistaro bonvolu konigi sian sentencon. Li lasis en Tours la ŝipestron de sia ŝipo, kun kiu li alligis sin amike dum la longa vojaĝo kune farita. Lin komisiinte por ke li konigu la plej etajn detalojn de l’ afero, li revenis Prelongon, por revidi sian karan Matildon, al kiu li faris ĉiumatene duhoran viziton.

Kiam la komandanto ebria pro kolerego penis rompi la pordon per hakilbatoj, sinjoro de Blasano estis ankoraŭ tiel malviva kiel en la tago de sia entombigo. Simpla singardemo konsilis al li la forkuron. Sed pensante ke li lasos sian amegatan edzinon minacatan de tiu furioza viro, kiu havis sur ŝi neniun rajton, li sentis en sia koro la saĝon venkitan de la amo. Li do sin montris sur la sojlo de la pordo, por fulmofrapi de sia malestimego sian malamitan kaj venkitan konkuranton.

Alvenis fine la tago en kiu la sentenco estis konigita. Inter la atestantoj certigantaj la identecon troviĝis: la markizo kaj la markizino de Prelongo, la vidvino Linŝardo, grafino de Prelongo, edzino de la petanto, fine Laŭrento, la maljuna ĉambristo de la mortinta duko. Sed la atesto, kiu plej forte pezis sur la decidon de la juĝistoj estis tiu de la kavaliro de Blasano. Ĉi tiu rakontis la interparoladon okazintan kun lia kuzo, certigis, ke la viro petanta la strekon de la mortakto estas vere la duko de Blasano, kaj aldonis, ke li estas preta redoni heredaĵon al kies posedo li rekonas havi nenian rajton. Aŭdante tiun senartifikan certigon, kiu malutilis la profitojn de la juna scienculo, la juĝistaro estis konvinkita. Ĉar Henriko tiel parolis, tio pruvis, ke lia parolo estas la esprimo ĝusta de la plena vero. La juĝistaro, kiu ne povis sin montri pli severa ol la kavaliro, liveris favoran sentencon. La morto de la duko de Blasano estis konsiderita kiel nula; oni eligis el la libroj de la civila registro tiun fatalan akton, kiu malpermesis ke li vivu, kaj tiam, sed nur tiam, la duko kaj la dukino de Blasano povis fine