Paĝo:Vallienne - Kastelo de Prelongo, 1907.pdf/523

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

ricevis tiun geedziĝan religian benon, kiun iam interrompis la ĉeesto de Valento.

Post tiom da doloraj okazintaĵoj neniu estis instigita al grandaj festoj kaj ceremonioj. La proksimaj parencoj, la intimaj amikoj nur estis invititaj: kaj dum la vespero, en la ĉambro speciale difinita al la junaj geedzoj, la dukino de Basano, kiu plenumis, se oni povas tiel paroli, sian trian edziniĝon, eniris ĉiam virga en la liton de sia edzo.