Paĝo:Vallienne - Kastelo de Prelongo, 1907.pdf/52

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

intimajn fibrojn de lia rasa malhumileco. Do, rapidante al sia iama intendanto, li premis liajn manojn, kaj ekkriis:

— Danke, mia bona Linŝardo; danke, mia fidela servisto; mi vin malprave kulpigis: pardonu min.

Tuj oni aliris al la notario por la donkontrakto, per kiu la ekssubregisto donacis al la iama posedinto de la kastelo la ruinojn de ĝi, kaj la parkon ĝin ĉirkaŭantan. Kaj sur la notaria papero stampita, registrita, la subskribo de la Prelonga markizo malvolvis sian parafon, dum ĝin kontaktigis la nomo de lia iama lakeo.

El la milmiliono por migritoj la senbiena nobelulo estis rajte ricevonta grandegan parton. Do, post kelkaj tagoj, li aliris Parizon, por fari, ĉe la komisiitaro pro tio nomita la necesajn klopodojn. Post multaj malrapidaĵoj, post senfinaj interparoladoj, la monsumo da ses milionoj al li estis difinita.

Linŝardo, konservita en siaj intendantaj funkcioj, prenis sur sin ĉiujn detalajn klopodojn, kiujn absolute ne komprenis la naiva markizo. Dank’ al li, la hotelo de la Grenela strato estis reaĉetita, kaj restarigita la Prelonga kastelo; dum Imperiostila meblaro anstataŭis la antikvajn Ludovikodekkvinajn apogseĝojn, kiu fariĝis netroveblaj pro malofteco.

Ĝardenfabrikisto metis en la senarbigitan parkegon taĉmenton da laboristoj: kaj beleta anglostila parketo tre kombita, tre brosita, tre rastita anstataŭis la belegan antikvan arbegaron.

La kelkaj jarcentaj kverkoj, kiuj ne estis faligitaj pro brakomanko, estis pie konservitaj, kaj fariĝis la centro kaj samtempe la kaŭzo de ravaj herbejoj, kies pala verdaĵo ĝojigis la rigardon. Fonteto, kiu proksime fluis, estis kaptita, kaj povis forkuri al la ebenaĵo nur kiam ĝi estis fruktiginta la novan parkon, ĝin malsekigante per siaj multaj kurbiĝoj, kaj farante de loko al loko belmovajn akvofaletojn sur nenaturaj rokaĵoj multekoste