Paĝo:Vallienne - Kastelo de Prelongo, 1907.pdf/53

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

masonitaj. Ĉi tie kaj tie naturŝajnaj pontoj ebligis la transiron super ĝi. Oni eĉ konstruis per cemento, en la parto plej malproksima, ruinaĵon tiel perfekte kaj tiel okultrompe faritan, ke la pasanto ne klarigita restis konvinkita, ke li havas antaŭ li veran feŭdalan restaĵon, datumantan de la Krucaj militiroj.

La mono kiu, post tiuj laboroj, restis el la monsumo donita kiel kompensaĵo, estis procente donita de Linŝardo al la ŝtata prunto, por ke ĝi pagu la renton.

Certe inter la antikvaj Prelongaj markizoj kaj la nuna, neniu komparo estis ebla: sed tamen li povis ankoraŭ figuri en la mondo, kaj en ĝi vivadi kiel riĉa senokupulo.

Dum tiu tempo, lia filo Raŭlo, grafo de Prelongo, naskita en Germanujo dum ekzilo, plenumis apud la reĝo la funkciojn de nobelgardisto, funkciojn, al kiuj liaj multaj nobelecaj vicoj donis rajton nediskuteblan.

La patro Linŝardo havis filon nomitan Andreo, naskitan antaŭ la Revolucio kaj sekve iom pli maljunan ol la grafo Raŭlo. De tiu tempo fluis dudekok jaroj, kaj la knabo fariĝis bela junulo, kiu estis por sia patro lia sola ĝojo kaj sola fiereco. Pro tio, afero, kiun la maljunulo pli ŝatis ol la riĉecon, estis la estimo kaj la amo de sia filo. Li estu sola, la juĝoj, kiujn oni povus fari pri liaj gestoj aŭ paroloj, lin lasus tute indiferenta; sed apud li troviĝis Andreo, Andreo, kiu stariĝis antaŭ li kiel viva konscienco: kaj, ĉar la fila respekto malfacile akordiĝas kun la malestimo publika, la cerbo de Linŝardo elpensis ĉiutage mil kombinojn pli eltrovemajn unujn ol la aliajn, por ke neniu povu suspekti per kiuj rimedoj liaj riĉaĵoj estis akiritaj. Li sciis ke, se lia filo konus la veron, li estus kapabla ĉion malakcepti, kaj eĉ sin vole kondamni al la malriĉeco, prefere ol uzi riĉaĵojn ne honeste ricevitajn.

Kiam la ekssubregisto redonis al sia iama mastro la ruinojn de la kastelo, la junulo sin ĵetis al la kolo de sia patro, kaj ekkriis en movado de sincera entuziasmo: