Paĝo:Vallienne - Kastelo de Prelongo, 1907.pdf/54

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

— Estas bela, tio kion vi faras, estas kuraĝa, estas grandanima; kaj mi pli ankoraŭ vin amus se tio estus ebla! Tamen tia malavareco ĉiujn mirigis. Oni al si ripetis mallaŭte, ke tia malprofitemo tre malbone akordiĝis kun la karaktero de la maljuna ruzulo, kaj, ke ĝi kredeble estis pli ŝajna ol vera. Famoj maltrankviligaj ĉirkaŭiris pri la deveno de tiu riĉeco; kaj, en sia senĉesa marŝado, la imagoj incititaj pli kaj pli antaŭeniris kaj jam preskaŭ antaŭvidis la veron.

Tiam li opiniis, ke necese estas frapi grandan baton kaj doni al tiuj langoj, kiuj volis senhalte agitiĝi, nutraĵon por interparoladoj, kaj utiligi por lia savo tiujn babiladojn, kiuj, se li ne ilin haltigos, baldaŭ kaŭzos lian pereon. Pro tio, pretekstinte, ke li bezonas novmodelan plugilon, li supreniris en la publikan veturilon, kiu trifoje semajne veturigis Parizon.

Tuj kiam li estis alveninta, li rapidis sin provizi de la kulturilo, ŝajna kaŭzo de sia vojaĝo: kaj kiam tiu aĉeto estis farita, ĉar li havis dum kelkaj tagoj sian tempon tute liberan, li komencis siajn klopodojn. Kiam li eliris, li antaŭsciigis Andreon, ke kredeble li restos forestanta dum unu semajno, pretekstante, ke li ne revidis Parizon de multaj jaroj, ke grandaj ŝanĝoj okazis en la ĉefurbo, kaj, ke li estus kontenta viziti la novajn monumentojn, kiujn Napoleono konstruigis dum sia regado.

Sed anstataŭ sin promenadi al la Triumfa arko, al la Magdaleno, al la Karusela placo, kiuj lin neniel interesis, li unue sin provizis de ilustrita katalogo enhavanta la figurojn de antikvaj moneroj, kaj de nomaro uzata de moneristoj kaj de medalkolektistoj. Li zorge studis ĉiujn, kiuj estis uzitaj dum la epoko de Valois’oj: kaj kiam, dank’ al sia memoreco vere rimarkinda, li gravurigis en sian cerbon la figuron de tiuj moneroj tiel bone, ke neniu estus kapabla lin erarigi, dum li kontraŭe povus lernigi pri tio eĉ la plej klerajn specialistojn, li kons-