Paĝo:Vallienne - Kastelo de Prelongo, 1907.pdf/55

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

cience ekekzamenis unu post la alia ĉiujn butikojn de brokantistoj kaj de komercistoj por antikvaĵoj. Ĉiujn monerojn de tiu epoko, precipe la kuprajn kaj la arĝentajn li aĉetis, rifuzante senkompate, kaj neniel allogite de admonoj de la vendisto, ĉiujn, kiuj apartenas al pli nunaj tempoj. Momente li haltis antaŭ du turnojsaj monfuntoj (livres tournois), markitaj per la profilo de Karlo IXa kaj admirinde konservitaj. La komercisto petis tri cent frankojn por ĉiu monero. Distirita unuflanke de sia avareco kaj aliflanke de sia sukcesdeziro, li ŝanceliĝis, kiam subite li decidiĝis:

— Nu, li diris, kiu volas la finon volas la rimedojn! Li pagis sescent frankojn al la brokantisto: kaj la du oraj moneroj kuniĝis kun la aliaj en la sakon en kiun li enmetis siajn aĉetaĵojn. Kiam, post ok tagoj plenigitaj de kuradoj tra Parizo el nordo suden kaj el oriento okcidenten, li estis akirinta tiamaniere centon da moneroj, li resupreniris en la veturilon kaj revenis Prelongon kun sia plugilo, kiun li montris al ĉiu, kaj sia saketo, kiun li vidigis al neniu.

Reveninte hejmen, li unue parolis entuziasme pri la plibeligaĵoj de la ĉefurbo, kiun liaj longaj klopodoj lin devigis viziti preskaŭ malgraŭvole. Sed kiam li troviĝis sola kun najbaro, kiun li sciis babilema, li eltiris el sia poŝo, kun grandaj misteraj gestoj, la saketon enhavantan la antikvajn monerojn: kaj li mallaŭte rakontis, ke iam, vizitinte la subterajn galeriojn de la kastelo, li trovis en amaso da ruboj kupran vazon plenan da similaj moneroj.

Tia rakonto kompreneble ekbriligis en okuloj de lia interparolanto flamojn de avideco. La du oraj moneroj precipe entuziasmigis tiujn eĉ kiuj ŝajnis plej indiferentaj kaj plej malprofitemaj. Neutile estas aldoni, ke, kiam li lasis sian interparoliton, ĉiam al li li rekomendis la plej absolutan sekreton.

Post ok tagoj, nova legendo rondediriĝis ĉirkaŭ la lando. Ĉiuj homoj, al kiuj Linŝardo konfidis sian novan