Paĝo:Vallienne - Kastelo de Prelongo, 1907.pdf/56

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

elpenson, rapide rakontis al tiuj, kiuj bonvolis ilin aŭdi, sed ĉiam promesigante la plej grandan diskretecon, ke la ekssubregisto estis trovinta trezoron en la keloj de la malnova kastelo. Unue oni parolis nur pri kelkaj centoj da frankoj. Sed, post dekkvin tagoj, la kupra vazo, konsiderita kiel tro eta, kaj ne kontentiganta la incititajn imagojn, estis anstataŭita de bareleto; la bareleto fariĝis barelo; la barelo, barelego; kaj fine la barelego aliformiĝis en ujon tiel vastan, ke neniu estis vidinta tiel vastegan ujegon.

Post unu monato, oni rakontis malkaŝe, ke ekzistas subtera galerio, pasanta sub Violano, kaj antaŭiranta en la kamparon ĝis du mejloj el la kastelo; ke, de multaj jaroj, tiu galerio estis fermita de muro, kaj ne komunikiĝis plu kun la aliaj keloj; ke, ian nokton, Linŝardo, armita de pikfosilo, detruis la baron, kaj, antaŭirante singardeme en la mallarĝan koridoron, fine eniris en specon da ĉambro, kie troviĝis ordigitaj grandegaj bareloj plenaj da oraj moneroj. Nur pri la kvanto de tiuj bareloj la opinioj diversiĝis. Laŭ iaj, la nombro estis nepreciza, senfina: la plej malimagemaj certigis ke, laŭ la rakonto de iu tre bone sciigita, dek bareloj almenaŭ troviĝis en tiu subtera ĉambro.

Linŝardo sekvis tiun movadon kun malsincera indiferenteco, sed funde de lia brusto lia koro saltegis pro ĝojo; ĉar li vidis, ke lia ruzo sukcesis multe pli bone ol li estus tion esperinta.

— Nu, li diris, kiam li estis sola, frotante siajn manojn unu kontraŭ la alian laŭ fortikeco kapabla elartikigi siajn manradikojn, nu, se la babiladoj estas ĝenerale malbonaĵo, tamen ili kelkafoje enhavas bonaĵojn ... kiam oni scias ilin utiligi.

De tiu momento, estis akceptite, kiel veraĵo tute ne diskutebla, ke la riĉaĵoj de l’ ekssubregisto devenis de trezoro iam trovita de li en la malnovaj subteraj galerioj. Tia estis la lasta milito, kiun entreprenis la patro Lin-