Paĝo:Vallienne - Kastelo de Prelongo, 1907.pdf/57

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

ŝardo. Sed post tiu sukceso, li ne timis la estontecon: li povis ekdormi sur siaj laŭroj, ĉar li ne estis plu vundebla eĉ de la dubo. La maljuna batalanto eliris el la batalo ankoraŭ venkinte.

Tute rekuraĝigita sur tiu flanko, Linŝardo komencis la ekspluaton de kampoj, kiuj iam apartenis al lia eksmastro. En la bieno dispecigita, li apartigis por si leonan parton: dank’ al la persisteco kaj la obstineco kamparana, kiuj troviĝis funde de lia karaktero, li sukcesis ĉiutage pligrandigi ilian valoron. Oni devas aldoni, ke li estis lerte helpita de sia filo. Al malnovaj metodoj de antaŭaj jarcentoj, li anstataŭigis novajn farmanierojn: dank’ al lia lerteco, la tero produktis renton superan, kiun neniam konis la antikvaj subregistoj. Li estis la plej riĉa posedanto en la tuta lando: lia opinio altrudiĝis; kaj ĝis multaj mejloj ĉirkaŭe oni ĝin konsideris kiel veran potencon. Dum la markizo, vivante sola en sia kastelo restarigita, aperis antaŭ okuloj de ĉiuj landanoj nur kiel respektinda restaĵo de malaperintaj jarcentoj, lia intendanto, kiu disigis ĉirkaŭ si la movadon kaj la vivon, fariĝis, kaj preskaŭ senvole, la vera sinjorego de la lando.

Nur unu afero venenigis lian ĝojon. Lia filo ne ŝajnis deziri la edziĝon, kaj diris ofte:

— Ni estas nun tiel feliĉaj: kial ŝanĝi? La maljuna patro sentis kvazaŭ konsciencriproĉon: ofte li sin demandis ĉu la malŝato, kiun la junulo ŝajnis sentadi por rajta edziĝo, ne havas sian fonton en la trograndigo de fila amo.

Ĉar Andreo estis bona, ageme bona. Neniam malriĉulo, sin prezentinte en la farmodomon, el ĝi eliris kun manoj malplenaj. Lin oni konsideris kiel la bonfaranton de la lando; kaj tiu famo naskis okazaĵon, kiu havis por lia estonteco gravegan influon. Iam li revenis en sia veturilo, kiam li renkontis sur