Paĝo:Vallienne - Kastelo de Prelongo, 1907.pdf/59

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

devigas, ke mi tie ĉi ĉeestu, kaj malpermesas mian eliron.

— Ho! por kelkaj semajnoj! Ni troviĝas en momento de la jaro, en kiu la kulturo iom ripozas. Cetere ĉu vi ne havas sinjoron vian patron por vin anstataŭi? Andreo fariĝis revema, kaj nenion respondis. Vespere, ĉe la manĝotablo, li diris pri tio kelkajn vortojn al sia patro, kiu ekkriis gaje:

— Iru, mia kara infano, iru do. Vi sufiĉe laboradas dum la tuta jaro: vi tre rajte povas preni unu aŭ du monatojn da libertempo. Sinjoro Freĉio estas prava: ĉu mi ne restas tie ĉi por zorgi pri ĉio? Sed vi garantias por li, li admonis, sin turnante al la maljuna soldato; oni rakontas, ke en via lando pro negravaĵo oni mortigas viron kiel hundon.

— Ne timu, sinjoro Linŝardo. La venĝadoj (vendetta), al kiuj vi aludas, estas danĝeraj nur por la anoj de malamikaj familioj. La fremdulo kontraŭe estas certa, ke li trovos ĉie la plej ĝentilan akcepton. Estas necese aliri Korsujon, aŭ ĉe sinjoron Linŝardon, li aldonis ridetante, por bone kompreni la sencon de la vorto gastamo.

Post tiuj paroloj ĉiuj sin levis kaj decidis, ke la eliro okazos la morgaŭan tagon.

Alveninte Ajaccio’n, post marveturo tute sendanĝera, la du vojaĝantoj aliris al la kvartalo, en kiu Freĉio vivadis dum sia junaĝo. Tie ili eksciis, ke la iama amantino de Giulio, Paolo Boldino, naskis filinon, kaj revenis Sartenon en sian familion. Oni aldonis mallaŭte, ke Freĉio estus singardema ne sin montrante en tiu lando; ĉar la fratoj de la junulino ĵuris venĝi en la sango de la delogisto la insultegon faritan al ilia familio. Malgraŭ dudek kvin jaroj pasintaj la vundo ĉiam sangodonis, kaj ne pardonis la malpurigita fiereco de Boldinoj. Sed la maljuna militisto tro ofte aŭdis la kuglojn siblantajn apud siaj oreloj, por obei la timoplenajn rekomendojn de siaj iamaj kunuloj. Pro tio, post du tagoj uzitaj por vizitadi