Paĝo:Vallienne - Kastelo de Prelongo, 1907.pdf/60

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

la urbon kaj ĝiajn ĉirkaŭaĵojn, Andreo kaj Giulio enŝipiĝis al Sarteno.

En tiu urbo ili tre facile trovis la domon loĝatan de la Boldina familio, kiu enhavis la du fratojn Pietron kaj Giusepon, ilian fratinon Paolon, kaj ŝian filinon Helenon, la infaninon, kiun ŝi naskis de Freĉio.

Kiam ili sin prezentis, la servistino diris, ke sinjoroj Boldinoj ambaŭ forestas, sed ke sinjorino Paolo kaj la fraŭlino troviĝas hejme.

Aŭdinte la sonon de la sonorilo, Paolo leviĝis, malfermis la pordon, kaj rekonante sian iaman amanton:

— Giulio! ŝi ekkriis.

— Mia karega Paolo! Kaj la maljunaj geamantoj sin ĵetis reciproke en brakojn unu de alia.

Kiam la unuaj amatestoj iom kvietiĝis, Freĉio, preninte la manon de Andreo, kiu diskrete sin metis flanken, lin prezentis al sia amatino, kaj rakontis ĉiujn servojn de li ricevitajn.

La amanto de Paolo ne haltigis siajn laŭdojn, kaj elfluigis la dankemon, kies estis plena lia koro, kiam la pordo malfermiĝis. Aperis Heleno.

— Filino mia, diris grave ŝia patrino, jen estas via patro, pri kiu tiel ofte mi al vi parolis. Kisu lin.

La junulino rapide ekzamenis tiun vizaĝon brulitan de dudek-kvin militoj kaj poste, sen entuziasmo, ŝi malvarme prezentis sian frunton: sed Freĉio ŝin prenis en siajn brakojn, kaj, ŝin sufokante per ĉirkaŭpremoj, ŝin kisadis plenlipe.

Sed Paolo, kiun la sento de la danĝero revenigis al la realeco, diris al sia amanto:

— Giulio, vi ne povas pli longatempe resti ĉi tie, ĉar Pietro kaj Giusepo ĵuris vin mortigi.

— Ho! ne timu, mi vidis multajn aliaĵojn. Mi intencas ripari la malbonaĵon de mi faritan: mi volas edziĝi kun vi kaj rajtigi mian filinon. Pro tio, necesege estas, ke mi