Paĝo:Vallienne - Kastelo de Prelongo, 1907.pdf/61

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

vidu Pietron, la familian ĉefon, por peti de li vian manon. Mi tie ĉi atendos lian revenon.

— Sed, diris Andreo, ĉu vi ne timas ...?

— Mia kara amiko, oni tre bone vidas, ke vi ne konas la korsajn kutimojn. Tiel longe kiam mi restos en tiu domo, mi estos gasto; sekve nenio min minacos.

Ja, kiam, dum la vespero, la fratoj Boldinoj revenis por la manĝo, Paolo, tremanta pro kortuŝeco, al ili prezentis sian amanton kaj lian amikon. Sen ia ŝanceliĝo, la kvar viroj premis reciproke siajn manojn. Eĉ Pietro petis Andreon kaj Giulion, ke ili bonvolu konsideri lian domon kiel sian hejmon dum la tuta tempo, kiun ili intencis resti en Sarteno. Unuvorte la akcepto ŝajnis tute kora. Sed Linŝardo tre klare vidis, ke la palpebroj de Boldinoj malleviĝis, por kaŝi la malamegan flamon, kiu brilis en iliaj okuloj.

Post la vespermanĝo, Freĉio prezentis sian peton. Post la unuaj vortoj, Pietro kaj Giusepo malfacile sin detenis por ne eksaltegi. Vagisto kiel Freĉio kuraĝis peti la manon de Boldinino, de virino en kies vejnoj fluis unu el plej senmiksaj kaj plej antikvaj sangoj de Korsujo! Sed ili kaŝis siajn sentojn; kaj Pietro respondis per voĉo preskaŭ afabla:

— Ni reparolos pri tio. Nenio urĝas. Ĉar Paolo atendis dum dudek-kvin jaroj, ŝi povas ankoraŭ atendi dum kelkaj tagoj.

Andreo kaj Giulio salutinte eliris, kaj loĝiĝis en hotelo de la urbo.

Ĉiutage Freĉio vizitis sian fianĉinon dum kelkaj horoj: ĉar ambaŭ fratoj forestis dum la tuta tago, nenio maltrankviligis la karesojn kaj la revojn al estonteco de maljunaj gefianĉoj.

Iam Andreo akompanis sian amikon. La interparolado sin turnis al la naturaj belaĵoj de la lando. Paolo parolis entuziasme pri sovaĝa faŭko sidanta post kelkaj mejloj el la urbo. Ĉar Linŝardo ne venis en Korsujon por vidi