Paĝo:Vallienne - Kastelo de Prelongo, 1907.pdf/62

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

du gemaljunulojn okupitajn de malfrua amo, li proponis, ke oni ĝin vizitu: la propono estis akceptita ĝoje. Oni dungis kaleŝon por la morgaŭa tago: kaj frumatene Paolo, Andreo, Giulio en ĝin lokiĝis. Heleno, iom malsaneta petis, ke oni ŝin senkulpigu.

Alveninte en loko, kie la vojo ne estas veturebla, la tri gevojaĝantoj malsupreniris. De unu horo ĉirkaŭe ili marŝadis apud teruranta profundegaĵo, funde de kiu fluis ŝaŭmanta torento, kaj kiun la mallarĝa vojeto elstaris kornice, kiam pafo bruis. Giulio mortige frapita falis en abismon kaj en ĝin dispeciĝis. Tuj sur roko alta aperis la profilo de Pietro minacanta, dum, post tri paŝoj pli malproksime, tiu de Giusepo desegniĝis sur la blua fundo de la ĉielo.

— Ha! monstroj, ekkriis Paolo freneza pro ĉagrenego, buĉistoj, rabistoj, vi mortigis la viron, kiun mi amas, la patron de mia infanino! Sed tiu krimo ne restos senpuna: mi vin denuncos al la juĝistaro, mi vin liveros al ekzekutisto; kaj sur eŝafodo, sur kiu falos viaj kapoj, vi pagos la sangon de vi ekverŝitan!

— Malnoblega filino, ekkriegis Giusepo, ebria pro kolerego, ĉar vi pli amas la honton ol la honoron kaj vian malkuraĝan delogiston ol vian familion, nu, iru lin retrovi.

Rapide li celis kaj pafis. La malfeliĉa Paolo, frapita en koron siavice ŝanceliĝis kaj ekfalis en abismon. Andreo, kaptita de teruro, vidis la korpon de la juna virino saltegantan el roko al roko: en la ŝaŭmantan ondon la sangplenaj pecoj subakviĝis kaj baldaŭ malaperis.

— Sinjoro, diris Pietro alproksimiĝante al Linŝardo kaj sin apogante sur sian pafilon ankoraŭ fumantan, vi tuj ĉeestis justecan agon, kiun eble vi nomos per alia vorto. La afero ne estas grava: ĉar via opinio nin tute indiferentigas. Ĉiu estas la sola juĝisto pri la maniero uzota por venĝi sian malrespektegitan honoron. Mi diros nur unu vorton; kaj mi petas, ke vi bonvolu ne ĝin forgesi.