Paĝo:Vallienne - Kastelo de Prelongo, 1907.pdf/63

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

En niaj familiaj malpacoj ni ne amas la atestantojn, sekve mi kredas, ke vi saĝe agus, revenante Francujon kiel eble plej baldaŭ. Pri la knabino Heleno, frukto de tiu malbenita amo, se vi ŝin kondukus en vian landon, tio certe estus la plej bona afero okazebla por ni ... kaj por ŝi.

Poste, salutinte la junulon kun la plej afabla ĝentileco, ambaŭ fratoj ĵetis la pafilojn sur siajn ŝultrojn, returnen iris, kaj penetris en la arbetaron, en kiun ili baldaŭ malaperis.

De tempo jam longa ili estis elirintaj: kaj la malfeliĉulo restis obstine sur la sama loko, starigite de teruro. Fine, iom post iom, la senteco revenis: li rememoris la parolojn de Pietro, kiuj unue zumis en liaj oreloj tute konfuze. Li komprenis, ke grava devo trudiĝas al li: elpreni Helenon el la kolerego de ŝiaj onkloj. Ĉu ŝi ne estas la filino de lia maljuna amiko? Ĉar jam li savis la naskinton, ĉu la devo ne ordonas, ke li faru la samon por la naskitino? Sed, por tion efektivigi, ekzistis unu kaj sola rimedo: dekonduki kun li la junulinon. Kaj li ne sciis ĉu ŝi tion akceptos.

Malvolvante tiujn pensojn en sia cerbo, li retrovis la kaleŝon, kiu atendis funde de la valo, rakontis al la veturigisto ian historion por klarigi la foreston de siaj vojaĝaj gekunuloj, kaj revenis Sartenon.

Post multaj ĉirkaŭparoloj la juna Korsino estis sciigita pri la malfeliĉaĵo, kiu ŝin frapis. Ŝi diris nenion kaj sur ŝiaj vangoj fluis neniu larmo. Sed ŝiaj nigraj okuloj brilis de stranga fajro: antaŭ ili instinkte Andreo mallevis la siajn. Li petis de ŝi, kion ŝi intencas fari, ĉu ŝi havas rimedojn por ekzistado. Ĉar Heleno nee skuis la kapon, Linŝardo diris:

— Mi ne povas vin lasi sola en la terura situacio, en kiu vi troviĝas: ĉu vi bonvolas min kuniri Prelongon?

— Kiel vi volas, ŝi respondis; ĉar mi estas nur virino.