Paĝo:Vallienne - Kastelo de Prelongo, 1907.pdf/74

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

Dum la lastaj balotoj por la departementa konsilantaro, la plimulto de voĉdonoj ŝajnis alironta al Andreo Linŝardo. Aliparte la registaro de Ludoviko-Filipo, dezirante revenigi al si la disiĝantajn erojn de l’ antikva nobelaro, sekrete sciigis Raŭlon, ke, se li volus sin prezenti kiel kandidaton, lia elekto estus certa.

Ekkoninte tiujn mallaŭtajn intrigojn, Andreo, kiun manĝegis la konsciencriproĉoj, siavice rifuzis la mandaton al li prezentitan: ĉar li ne konsentis kontraŭbatali la viron ŝtelitan de lia patro.

— Prezentu do vin maltime, sinjoro Linŝardo, diris tiam Raŭlo, dezirante finigi tiun bataleton; kaj estu certa, ke mi vin helpados.

Dank’ al la protekto de la markizo, Andreo estis elektita per premeganta plimulto.

Ĉar la politiko estis fermita, sinjoro de Prelongo havis do nur unu eblan okupadon, la metion de kampara nobelulo. Per la princa doto, kiun al li Suzano alportis, li decidis, ke li plivastigos sian bienon por redoni al la kastelo de Prelongo rebrilon de ĝia pasinta grandeco.

Lin forte instigis en tiun vojon la markizino, kiu fervore akceptis ĉion, kio povis plialtigi la gloron kaj la famon de la nomo de ŝi portata. Ŝi eĉ petis de sia edzo, ke li aĉetu la Folieraĵan arbaron, malfacile ekspluateblan, sed enhavantan multajn ĉiuspecajn ĉasbestojn.

— Kiam oni nomiĝas la markizo de Prelongo, ŝi diris, oni devas prezenti al siaj invititoj ĉasojn preskaŭ reĝajn. Raŭlo, kiu momente ŝanceliĝis, ridetis kaj fine cedis: cetere ĉiam tiamaniere finis la disputoj, kiam okaze ili inter si malkonsentetis.

La vivado estis do tute unutona por la juna markizino, sed ŝi trovis en sia nekonsumebla disdonemo ĉiumomentan okupadon. Ĉiutage ŝi jungigis sian kaleŝon; kaj malsanuloj, maljunuloj, forlasitoj ŝin vidis alvenantan al ilia lito, kien ŝi alportis konsolajn parolojn kaj kuracilojn, esperon kaj monerojn.