Paĝo:Vallienne - Kastelo de Prelongo, 1907.pdf/75

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

Jam de du jaroj Prelongaj gesinjoroj estis edziĝintaj, kaj ili ĉagreniĝis: ĉar ilian reciprokan amon ne kronis la nasko de infano. Sed, ian vesperon, la bela Suzano konfesis al Raŭlo, ke kredeble ilia revo proksime fariĝos realaĵo.

Dum la longaj vintraj vesperkunvenoj antaŭestantaj la naskiĝon de la ido tiel deziregita, la geedzoj konstruis senfinajn projektojn pri la ekzistado de l’ estonta infano. Certe ambaŭ deziris knabon, kiu daŭrigos la Prelongan rason: sed Suzano lin deziris multe pli obstine ol ŝia edzo. Kiam la markizo incite diris, ke filino estos samkore akceptita de li, la juna virino ekkriis:

— Ho! amiko mia, se ĝi estas filino, kaj se ni estos tiel malfeliĉaj, ke ni ne naskos aliajn idojn, ĉu vi ne tremetas pripensante, ke unu inter la plej famaj francaj nomoj malaperos el historiaj tabeloj?

— Nu, kara amikino, se tio okazos, ni devos ĝin akcepti rezignacie.

Kaj ĵus estis tiu rezignacio iom mokema, kiu kolerigis la kastelmastrinon.

Fine post la natura tempolimo, la timoj de Suzano efektiviĝis; kaj ŝi naskis ravan filineton.

Raŭlo havis ĉasgardiston nomitan Kamuŝo. La antaŭan jaron li edziĝis kun junulino, Virginio Burbanto, kiu ĵus finis siajn akuŝistinajn studojn. Pro amo ŝi forlasis klientaron kontentige komencantan, kaj senbedaŭre entombiĝis funden de arbaroj. Oni decidis, ke ŝi kuracos sinjorinon de Prelongo.

Sed Virginio gravediĝis dum la sama epoko ol la markizino. Pro tio, ĉar la du akuŝoj proksimume koincidos, oni estis devigata forlasi tiun projekton. Tri tagojn antaŭ Suzano, la kamuŝa virino naskis knabon, kiu vivis nur kelkajn horojn. Ĉar ŝi havis multe da lakto, la kuracisto opiniis, ke ŝi estas nutristino tute ŝatinda por la infanino naskita de la markizino. Virginio ĝoje akceptis. Ŝi lasis