Paĝo:Vallienne - Kastelo de Prelongo, 1907.pdf/76

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

la gardistodomon, kiun ŝi loĝis, kaj lokiĝis en kastelon por zorgi pri sia nutritino.

Kiam li vidis tiun homan larvon, kiu bleketis en sia lulilo, la markizo sentis unue miron miksitan kun ia ĉagreneto. Senkonscie li ŝin riproĉis, ke ŝi ne realigas la nekonfesitan revon, kiun, malgraŭ lia ŝajna sed malsincera nedeziremo, li ame karesis funde de sia koro.

Pri la markizino, kiu tuj divenis la intimajn sentojn de sia edzo, ŝi estis ĉagrenega. Ŝi demandis sin, kaj ne sen maltrankvileco, ĉu la amo, kiun Raŭlo sentis al ŝi, ne suferos pro tia elreviĝo, kaj ne plimalgrandiĝos. Sed ŝia timo rapide vaporiĝis: de la unua balbuto, la gepatroj estis tuj kaptitaj de la venkanta beleteco de tiu infanino, kiu ridetis al la vivo kun la nekonscia ĉarmo de novnaskitoj.

— Ĉar bedaŭrinde, diris iam Suzano, al tiu knabineto estos malpermesata la porto de nia nomo, ni ŝin edzinigos kun altrasa viro, kun unu el viaj samnobeluloj, kiu daŭrigos la tradicion de viaj prapatroj kaj samtempe tiun de siaj.

— Mi tute konsentas kun vi, respondis la juna patro: sed mi penados precipe, ke ŝi edziniĝu kun edzo, kiu ŝin feliĉigos.

Dum Prelongaj gesinjoroj esprimis tiun deziron eble iom antaŭtempan, la knabineto kreskis, kaj iom post iom aliformiĝis. Pro tio, kiam ŝiaj membroj plilongiĝis, kiam ŝia inteligenteco plivastiĝis, fariĝis nesentita ŝanĝo en la koro de gepatroj. Post kelkaj monatoj, nenia komparo estis ebla inter la iama embrio, kies akraj kriadoj ŝiris la orelon, pro kiu nenio ekzistis en la mondo krom la mamo de ŝia nutristino, kaj la nuna infanino. La knabineto ilin ambaŭ rekonis kaj eligis ĝojajn krietojn, prezentante siajn malfortajn brakojn. La markizo sentis, ke ŝi ĉirkaŭprenas lian koron per nevideblaj ligiloj, el kiuj cetere li neniel penis sin liberigi. Ĉiutage li al ŝi alportis kelkan novan ludilon, interesiĝis al ŝiaj plej etaj