Paĝo:Vallienne - Kastelo de Prelongo, 1907.pdf/77

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

balbutoj; kaj kiam ŝi okaze ternis, tuj li montris ridindan teruron, kiu ridetigis la doktoron ĉiumomente alvokitan pro konsiliĝo.

Pri la markizino, antaŭ la infanineto blanka kaj roza, ŝi falis en verajn ravojn: kaj ŝi sincere sin demandis ĉu estas eble, ke troviĝas en la mondo knabineto pli ĉarma kaj pli inteligenta, laŭ sia aĝo. Kaj ŝi estis preskaŭ prava: ĉar ĉiuj, al kiuj estis permesita la honoro vizitadi fraŭlinon de Prelongo, senkaŝe konsentis, ke kun siaj brunoraj bukloj, siaj grandaj bluverdaj okuloj kaj siaj ruĝaj lipoj, la malgranda Matildo prezentis rimarkindan kaj originalan vizaĝon.

Raŭlo petis de malnova amiko de sia patro, la grafo de Gimbalo, ke tiu ĉi bonvolu esti la baptopatro de lia filino. La grafo respondis senprokraste, ke tia honoro ne rifuziĝas, sed ke li povos kontentigi tiun deziron nur en la venonta jaro.

La sinjoro de Gimbalo estis guberniestro de Guadelupo. Devigata resti en sia ofico, li atendis por reveni Francujon ke estus finita lia komanda tempo. Pro tio, la infanino estis provizore nur ondoumita: kaj oni atendis senpacience la tagon elektitan por la ceremonio.

Tiam ĉio moviĝis en la lando. La preĝejo estis repentrita de supre malsupren: novaj vitraĵoj anstataŭis la malnovajn, malpurigitajn de la polvo: la antikva sonorilejo kvadrata kaj masiva, datumanta de la dekunua jarcento estis tute mirigita, ĉar oni loĝigis en ĝin novajn sonorilojn, kiuj vibrigis atmosferon per gaja sonorilaro. Dum multaj monatoj, laboristoj klopodis, ordonitaj de Raŭlo. La kastelo estis reordigita, kaj la meblaro tute ŝanĝita: ĉar la juna markizino plendis, ke ŝiaj okuloj estas senĉese ofenditaj de tiuj Imperiostilaj mebloj, tiel pezaj, tiel malbelaj, per kiuj la maljuna Linŝardo iam plenigis la ĉambrarojn; kaj ŝi esprimis la deziron, ke ili estu anstataŭitaj de meblaro pli nunstila. Ĝis dudek mejl-