Paĝo:Vallienne - Kastelo de Prelongo, 1907.pdf/78

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

oj ronde, invitoj estis senditaj. La tuta nobelaro ĉirkaŭanta, dezirante, ke la markizo ricevu pruvon de ĝia amikeco, rapide konigis sian akcepton. Pro tio ĉiutage riĉaj kaleŝoj veturigis la multajn amikojn de Raŭlo: kvankam la kastelo estas vasta, tamen la markizo timis, ke ĝi ne povos ilin ĉiujn akcepti.

Fine alvenis la tago dezirita. La suno, kiu bonvolis partopreni la feston, leviĝis en ĉielo sennuba. Ĉar ĝi promesis belan tagon, la tuta anaro rapidis al la vojo, kiu el kastelo kondukas al la preĝejo. Ĉiuj domoj de la vilaĝo montriĝis girlandoplenaj. La orelojn surdigis la pafoj eksplodigitaj de landanoj, signe de ĝojego. Kaj kiam komencis la sinsekvado de veturiloj, kiam, post la kaleŝoj de invititoj aperis la grandfesta ĉaro de Prelongoj, trenata de kvar ĉevaloj, (ĉaro, kiun la mortinta markizo feliĉe retrovis sendifekta ĉe veturila komercisto en aleego de Champs Elysées) tiam ripetitaj aplaŭdoj kaj vivu’oj salutis la malgrandan Matildon, kiu tute malaperis sub amaso da puntoj kaj da rubandoj. Kaj la entuziasmo estis tiel freneza, la atento tiel koncentriĝanta al tiu sola punkto, ke oni eĉ ne rimarkis la kaleŝon de lia episkopa Moŝto, sinjoro de Birmundo, Jerusalema episkopo, speciale veninta por tiu pia ceremonio.

Dum la vespero, ducentmanĝilara vespermanĝo kunigis ĉiujn invititojn en la vasta manĝoĉambro de la kastelo. La parko, lumigita al giorno de koloraj lumpotetoj kaj de veneciaj lanternoj, estis liverita al la anaro, kiu ĝis la mateno ĝojege lacegiĝis per plej senripozaj dancoj; dum nevideblaj orkestroj, kaŝitaj interne de kreskaĵaroj, penis ordigi la paŝojn de kvadriloj. La nenatura ruinaĵo, konstruita funde de la ĝardeno, aliformigita en bufedon, enhavis barelojn plenajn da pomvino: kvar kelistoj penis sed malfacile sensoifigi la soifantajn dancantojn. Fine, kiam post la lasta lumpoteto estingita, post la lasta guto da pomvino trinkita, la suno leviĝante devigis la Prelonganojn reveni hejmen, ĉiuj tutkore interkonsentis, ke