Paĝo:Vallienne - Kastelo de Prelongo, 1907.pdf/81

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

Dume, post la tagoj postvenis aliaj tagoj. Por fari semajnojn, monatojn kaj jarojn: kaj la infanoj kreskadis.

Ludoviko Linŝardo, la familia unuanaskito, fariĝis bela fraŭlo, la plej bela certe en la tuta lando. Vizaĝe viva portreto de sia patro, li pli ankoraŭ lin similis senteme kaj karaktere. Pro tio lin Andreo preferis, ĉar li vidis sin revivanta en sia unua filo, kaj sentis, ke li sola estis inda daŭrigi la Linŝardan rason.

Post lia naskiĝo, vidante tiun belan knabon, kiu pezis dek funtojn kaj kiu kriadis kiel diablo, Heleno, kaptite de admiro, lin freneze ekamegis; ĉar ŝin instigis al tiu sento la multaj kaj entuziasmaj elmontroj de ĉiuj personoj ĉeestantaj ĉe ŝia akuŝo.

Sed kiam la infanaj trajtoj, unue malprecizaj, elfiksiĝis kaj pli kaj pli similis tiujn de Andreo, kiam liaj emoj, liaj kapablecoj kaj eĉ lia voĉsonorado al ŝi memorigis la viron kun kiu ŝi edziniĝis, ŝia amego unue varmetiĝis, kaj iom post iom preskaŭ malaperis, anstataŭita de tiu ameto iom komuna, kiun patrino ĉiam sentas al infano, kiun ŝi gravediĝis, naskis kaj mamnutris. Li ne estis ŝia sango, sed nur fremdulo, nur la infano de ŝia edzo, kiun ŝi estis naskinta.

Kia diferenco por Viktoro, ŝia dua filo! La naskiĝo de ĉi tiu multe ŝin suferigis. Li estis infaneto malfortika, malgrasa, malsanada, por lin vivigi, por lin plikreskigi,