Paĝo:Vallienne - Kastelo de Prelongo, 1907.pdf/82

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

Heleno devis ĉerpi en sian patrinan koron trezorojn de sindonado. Tage kaj nokte, maldormante apud lia lulilo, matene lin tiregante el la morto, sed vespere timante, ke li pereos, multfoje ŝi lin tenis senmovan en siaj brakoj. La kuracisto, skuante la kapon kaj dirante parolojn nur neprecizajn, opiniis, ke kredeble li savos ŝian idon sed ke ŝi tre malfacile lin povos konservi. Alian tagon, li certigis, ke la situacio ne estas malesperiga, sed tamen ke nur miraklo povos lin savi. La malfeliĉa Heleno devis sin kontentigi per tiuj dusencaj frazoj, kiuj, kvankam rekuraĝigaj, ne forpelis la timon, kvankam ne esperigaj, tamen malhelpis, ke ŝi malesperu.

Dum dekok monatoj, la vivado de l’ infano fluis tra senĉesaj malkvietaĵoj: pro tio, la amo, kiun lia patrino al li oferis, altiĝis ĝis la frenezeco. Ŝi lin gratulis, ĉar li bonvolis vivi; ŝi estis dankema, ĉar li permesis, ke ne estu senutilaj ŝiaj kortuŝecoj kaj maltrankvilecoj.

Sed kiam Viktoro kreskis, kiam la starigo de lia bonfarto unue provizora fariĝis tute definitiva, kiam unuvorte la timoj de Heleno malaperis, tiam alia kaŭzo daŭrigis la agon komencitan de la malsano.

Male de lia frato Ludoviko, la duanaskito, kvankam fortika en sia intima konstitucio, tamen restis malgranda, maldika, malmodere nervincitebla.

Heleno retrovis en li sian propran sangon, la sangon de Boldinoj.

Kiam ŝi lin atente rigardis, ŝi sin kredis returnenirintan al epoko dektrijare pli antaŭtempa: al ŝi ŝajnis, ke troviĝas antaŭ ŝiaj okuloj ŝia onklo Pietro. Ŝi rekonis tiun saman dubeolivan vizaĝkoloron, tiujn flamajn okulojn, tiun rigardon borantan, fosantan, similan al pikilo, kiu trapikus la karnon. Senmodere pasia, Viktoro koleris kontraŭ la baro, kaj ne akceptis, ke volado alia ol la lia ordonu en la loko, en kiu li troviĝis. Liaj koleregoj de knabeto tro malsevere edukita tuj vestis sovaĝecan kaj kruelegecan karakteron, kiuj lin timigis de ĉiuj najbaraj