Paĝo:Vallienne - Kastelo de Prelongo, 1907.pdf/83

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

infanoj. Li plezure suferigis la bestojn: kaj lia plej granda feliĉo estis turmenti siajn kunulojn per kruelaj petolaĵoj.

Ian tagon, li alligis al arbo unu el siaj kuzinetoj nomitan Josefino Brantino, kaj ŝin lasis en tiu loko malgraŭ ŝiaj kriadoj kaj ŝiaj larmoj. Kiam ŝiaj gepatroj maltrankvilaj ĉar ili ne vidis ŝin revenintan, ŝin petis al ĉiuj eĥoj, Viktoro direktis mem la serĉadojn, donis al la patro Brantino malverajn sciigojn, kaj lin instigis al direkto diametre kontraŭa: poste rapidege ekkurante, li realiras la knabineton turmentitan de tiu malsprita fantazio, ŝin malligas, ŝin rekondukas al la farmodomo kaj al ŝi malpermesas la rakonton de l’ historio, ŝin minacante de fraparo, se ŝi lin malobeos. La malfeliĉa infanino, terurita, timanta kiel fajron la minacon de ŝia persekutanto, senresponde suferis la survangojn de siaj gepatroj, konvinkitaj, ke ilia filino ilin mokis, sin serĉiginte dum la tuta tago.

Alian tagon, alvenis en vilaĝon trupo de ĵonglistoj. Kompreneble la geknabaro entuziasmiĝis antaŭ la falseco de ĉaraj ornamoj, de malveraj perloj, de maldelikataj puntoj, de kurtenoj ruĝaj kaj malpurigitaj, kiuj estis por la geknaboj miregantaj la plej alta montro de l’ eleganteco. Andreo kaj Heleno, kiujn en Prelongo ne lacigis la distraĵoj, kondukis siajn infanojn en la budon de tiuj teatristoj.

En ĝi oni ludis specon de mirteatraĵo, en kiu vidiĝis malgranda reĝo. Dum Ludoviko treege amuziĝis, kredante reale, ke la historio estas vera, Viktoro restis malkontenta, kaj de tempo al tempo ĵetis al la aktoreto, kiu ludis la rolon de monarĥo ĵaluzajn rigardojn. Certe, se oni al li estus proponinta interŝanĝi lian situacion kontraŭ tiu de la vaganta ĵonglisto, li estus entuziasme tion akceptinta.

Elirinte, Andreo demandis siajn filojn: — Nu, knaboj, ĉu vi multe amuziĝis?