Paĝo:Vallienne - Kastelo de Prelongo, 1907.pdf/84

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

— Ho! jes, paĉjo, respondis Ludoviko, ridetante ankoraŭ pro la memoro de aferoj viditaj.

— Kaj vi, Viktoro?

— Ne.

— Kial?

— Mi volas esti reĝo: kaj tiel longe kiam mi ne estos tia, mi min sentos malfeliĉa.

Kaj li ekploregis.

— Ho! karulo mia, sekigu viajn larmojn; vi estos reĝo iam, ekkriis sinjorino Linŝardo, lin prenante en siaj brakoj por lin konsoli.

— Heleno, diris Andreo kun malkolera riproĉo, kial vi donas al tiu infano tiajn ideojn? Vi sukcesos nur pli maldolĉigi por li, en estonteco, la malsuperecon de lia situacio.

— Kiu scias? murmuris la juna virino; kelkafoje oni vidas aferojn tiel strangajn, kiuj realiĝas.

— Nu, respondis Andreo per tono tiufoje severa, vi preteriras la permesitajn limojn. Mi al vi malpermesas, aŭskultu min, la ripetadon de tia absurdaĵo antaŭ niaj filoj.

Heleno silentis. La reveno estis malgaja: suferis Andreo. Lin maltrankviligis la karaktero de lia dua filo.

Se lia edzino ne rekonis sian sangon en sia unuanaskito, li siavice ne rekonis la sian en la dua. Al la spirito rektema kaj konsciencema de la farmomastro, la natureco malhumila kaj kruela de Viktoro ŝajnis speco de monstreco, kiun la familia edukado estas malpotenca korekti. Nur la energia disciplino de la kolegio estas kapabla dresi tiun komandeman kaj kolereman karakteron.

Sed se oni esceptus Ludovikon el tiu severa rimedo, Linŝardo timis, ke rajta ĵaluzeco ekrompos la bonan amikecon, kiu ĝis nun ĉiam estadis inter la du fratoj: pro tio, kvankam tia ago estis por li tre ĉagreniga, li decidis ke la du knaboj estos metitaj en lernejon, dum la prok-