Paĝo:Vallienne - Kastelo de Prelongo, 1907.pdf/85

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

sima rekomenco de klasoj. Cetere li tre ŝatis la instruadon; kaj li grande bedaŭris sian nefaron de gravaj studadoj. Sed tio ne estis miriga; ĉar en lia junaĝo ne ekzistis tiaj kutimoj de lernigo.

Kiam li anoncis al sia edzino la decidon de li ekprenitan, sinjorino Linŝardo ekkoleris, certigante ke neniam ŝi konsentos sin senigi da siaj infanoj.

Sed la sintenado de Andreo estis tiel firma, lia parolo tiel energia kaj plena da volado tiel ne ŝancelebla, ke Heleno komprenis la senutilecon de ĉiu kontraŭbatalo. Pli amante cedi tuj, ol esti devigata sin konfesi venkita, ŝi plorante submetiĝis.

Dum la Oktobra monato, Ludoviko kaj Viktoro eniris en kolegion. De la unuaj tagoj la diferenco inter iliaj naturecoj klare montriĝis. La unuanaskito pozitiva kaj praktika mire ensorbis la sciencojn; sed ĉio, kio devigas imagan penadon, lin trovis malobeanta. La pasia natureco de la dua kontraŭe renkontis en la studado de literaturaĵoj la nutraĵon, kiun ĝi bezonas; kaj lia vivega karaktero signis liajn lecionojn de fortika kaj propra sigelo, kiu mirigis liajn profesorojn.

Fine Andreo rajte povis esti kontenta pri la rezultatoj. Ĉe la disdono de premioj, ĉiujn kronojn ricevis liaj du filoj: kaj Heleno fiere ilin montris al la Prelongaj loĝantoj kun rigardo kiu ŝajnis diri:

— Kiu el vi estus kapabla naski tiajn idojn? Dum la libertempo, Linŝardo kredis, ke liaj antaŭvidoj pri Viktoro estis realigitaj, kaj ke la fera mano de l’ universitata aŭtoritato fine plifleksebligis la rigidecojn de tiu perforta natureco. Ja la junulo ne havis plu tiujn sovaĝajn kolerojn, kiuj lin similigis al frenezulo, kiam li ĉion ekrompis ĉirkaŭ si. Li ŝajnis saĝiĝinta, kaj prezentis kun ŝia patrino spiritan similecon nur tre malproksiman.

Cetere pri iaj punktoj li tute diferencis el Heleno. Tiun ĉi tute ekokupis la influo de unua sento; kaj poste ŝi antaŭeniradis, ne prizorgante pri sekvoj kaj eblecoj de