Paĝo:Vallienne - Kastelo de Prelongo, 1907.pdf/86

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

sukceso. Viktoro kontraŭe, kun la sama vivegeco de deziro, sciis atendi kaj kaŝi sian avidecon por agi nur certece. Antaŭ masko tiel lerte almetita, viro pli sagaca al la bona Andreo certe estus estinta tre senkulpigebla, sin lasante erarigi. Sed observanto pli atentema sen malfacilo estus rekoninta la heredecon de la maljuna Linŝardo, ĉe kiu la ruzo ne malhelpis la sentimecon; kaj li estus kompreninta, ke en tiu malsimpla animo la malhumileco de la patrino trovis kiel batalilon la singardemon de l’ avo.

Se, kiel en tagoj de sia infanaĝo, Viktoro ne deziris plu esti reĝo, la soifo fariĝi famulo, esti kaj ŝajni altrangulo, lin ĉiam sekigis. La prudento, alvenante kun la viraĝo, nur aliformigis lian unuan deziron, sed la fundamento ne ŝanĝiĝis; kaj la ambicio de la junulo estis nur la senpera sekvo de ridegindaj revadoj de l’ infano. Sed oni devas diri, ke lia patrino penadis per ŝiaj tutaj fortoj por lin kuraĝigi en tiun vojon. Anstataŭ kvietigi tiun manĝeman febron, ŝi estis feliĉa nur kiam ŝi trovis la rimedon, kiu batigas la malhumilan koron de ŝia filo agorde kun la ŝia.

Ilia kutima promenado estis la pentrinda monteto, sur kiu staras la kastelo. Ili amis sekvi la eksteran muradon de la parko, kaj poste alveni antaŭ la kradego, tra kiu subite senvualiĝis la frontego de la vasta palaco.

— Viktoro, diris iam sinjorino Linŝardo, vi vidas tiun luksegan domegon. Ĝi devus esti via, se via avo ne estus farinta la nekompreneblan frenezaĵon, mi eĉ dirus la krimon, vin senigi da ĝi. Ĵuru ke vi faros ĉion eblan por en ĝin iam reeniri.

— Certe mi tutkore konsentas. Sed kion fari? Se oni atakus la donkontrakton?

— Malbona rimedo. La papero estas tute regula: iam mi sukcesis ĝin legi ĉe la notario. Tio naskus proceson, kiun certe ni malgajnus kaj kiu nin kovrus de ridindeco. Plie ĝi nin senripareble malamikigus kun Prelongoj; kaj