Paĝo:Vallienne - Kastelo de Prelongo, 1907.pdf/87

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

tio estus neriparebla malprudentaĵo. Kontraŭe estas necese ke pli kaj pli ni nin ŝovu en iliajn favorojn kaj ke ni kaptu ilian konfidon. Vi ne suspektas la revon, kiun mi faris?

— Ne; sed ĝin konigu.

— Mi dezirus ke vi edziĝu kun Matildo. Kvankam Viktoro tre ĉefis siajn sentajn elmontrojn, tamen li ne povis haltigi eksalton, aŭdante tiun pripenson ŝajne tiel malsaĝan.

— Edziĝi kun Matildo, kara panjo mia; ĉu vere vi tion pripensis? Certe la rimedo estus bonega, mi tion konfesas, sed bedaŭrinde tute ne efektivigebla. Ĉu, eĉ momente, estas konjekteble, ke la markizo konsentos akcepti kiel bofilon viron ne titolitan, filon de kamparano, nepon de sia iama subregisto. Vane vi imagos la plej favorajn cirkonstancojn, la plej neverŝajnajn koincidojn, neniam vi sukcesos trairi tian baregon.

— Ĝin trairi, ne; sed ĝin ĉirkaŭiri. Kaj dum Viktoro ŝajnis zorganta pri la faro de cigaredo, kiun liaj fingroj tremantaj ne sukcesis ruli, Heleno daŭrigis:

— Matildo estas ankoraŭ nur infanino: ŝi bezonas tempon por kreski. Vi, dum tiu tempo, laboru multe, fariĝu abituriento, eniru en Saint-Cyr[1]. Kiam vi estos oficiro, petu, ke oni vin sendu en Alĝerion. Kondutu kiel kuraĝa soldato, kiel inteligenta ĉefo: unuvorte montriĝu pli supera ol ĉiuj viaj kolegoj. Kiam vi revenos kun kapitanaj epoletoj, kun kruco de la honora legio, la knabino estos fariĝinta fraŭlino: kaj vi tuŝos la finan sukceson. Cetere mi intencas peti de la markizo, ke li bonvolu doni al vi sian protekton. Jam en alia cirkonstanco, li nin helpis. Se mia edzo estis nomita departementa konsilanto, al sinjoro de Prelongo li tion ŝuldas: kaj mi estas certa, ke li ne rifuzos fari por la filo tion,

  1. Militista lernejo, apud Parizo, en kiu lernantoj studas por fariĝi oficiroj