Paĝo:Vallienne - Kastelo de Prelongo, 1907.pdf/88

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

kion li faris por la patro. Realigu liajn esperojn; montru al li, ke lia servemo, ke lia konfido ne estis semitaj en malbonan teraĵon; kaj vi vidos ... vi vidos ... Ĉiam oni amas tiujn, kiujn oni protektis.

Viktoro daŭrigis silenti. Kiam ĝia cigaredo estis rulita, li ĝin ekbruligis, aŭskultante la flamantajn parolojn de sia patrino, kaj subpesante ĉiujn vortojn.

— Ni, atendante, zorge preparu la vojon. Mi volas ke la markizo trovu mian peton tre akceptebla kaj ne ŝanceligu ĝin efektivigi. Sekve, mia kara infano, necese estas ke vi dresu vian malafablan naturecon, por ke, kiam oni parolos pri vi, oni samtempe estu devigata proklami viajn laŭdojn. Pripensu ke ĉe la celo troviĝas la sukceso. En tiu momento, vi staras sur disduiĝo de du vojoj. La unua vin kondukos, flanke de via frato, al la hejma feliĉeco, en intimeco de kamparana filino, kiu al vi donos multajn infanojn, kaj kies idealo estos nur zorgi mem pri la bona konservado de ŝiaj staloj: la alia kontraŭe vin forportos en la paradizon de viaj revoj, al la gloro, la riĉeco, la nobeleco kaj la potenco. Elektu.

Heleno silentis: Viktoro pripensis. Kaj kiam li tiamaniere pripensis, oni povas esti certa, ke tiu cerba laboro ne restos senfrukta.

Kontenta, ĉar ŝi konvertis sian filon al siaj ideoj, sinjorino Linŝardo estis devigita al si konfesi, ke la plej malfacila baro ne estis ankoraŭ transirita. Ŝi devis ricevi la konsenton de sia edzo: kaj, en tiu flanko, ŝi antaŭvidis batalon des pli furiozan, ke Andreo havis aliajn projektojn. Certe Heleno al li farigis proksimume ĉion, kion ŝi deziris en komunaj aferoj de l’ ekzistado; sed ŝi bone konis tiun karakteron malfortan kaj senenergian. Ŝi sciis, ke kiam ia ideo radikiĝis sub lia iom dika kranio, neniu potenco en la mondo estis kapabla ĝin eltiregi: kaj jam en multaj cirkonstancoj ŝi estis haltigita de tiu nevenkebla obstineco, formo kiun vestas la voleco ĉe homoj senigitaj da volemo.