Paĝo:Vallienne - Kastelo de Prelongo, 1907.pdf/90

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

edzigon kvazaŭ neevitebla en la estonteco, kiam la fratoj Linŝardoj ambaŭ sin prezentis al la abiturientaj ekzamenoj. De la kvara klaso Ludoviko disduiĝis por studi la kursojn de specialaj matematikoj, kaj li preparis la diplomon de scienca abituriento; dum Viktoro, finante sian homedukadon per la studado de la parolarto kaj de la filozofio, sin turnis al la literatura diplomo. Ambaŭ fratoj brile respondis ĉiujn demandojn, kaj estis akceptitaj de ĉiuj ekzamenantoj kun la noto: tre bone.

Kiam ili revenis Prelongon, post la unuaj gratuloj kaj reciprokaj kisadoj, Andreo ilin demandis:

— Nun, junuloj, kion vi intencas fari? Nu, Ludoviko, vi kiu estas unuanaskito, parolu unue.

— Mi opinias, ke la kulturarto estas tro forlasita de instruitoj, respondis la juna abituriento, kaj mi volus utiligi miajn konojn en ĥemio, en fiziko, en natura historio, por perfektigi la nunajn procedojn kaj, ĉu estus bezone, krei novajn. Mi dezirus montri al la mondo, predikante per ekzemplo, ke ĉie troviĝas la hejmo de la scienco, kaj ke ekzistas neniu profesio, kiun ĝi ne estas kapabla nobeligi.

— Tiu parolo estas ora, ekkriis Linŝardo entuziasmigita.

— Antaŭnelonge oni fondis terkulturan lernejon. Mi partoprenos ĝiajn kursojn: kaj kiam mi sentos min sufiĉe klera por pasi el la teorio al la praktikado, mi revenos Prelongon vin anstataŭi, kaj ebligi vian ripozon.

— Tre bone, filo mia; vi certe marŝas sur la bona vojo. Kaj vi, Viktoro, kiaj estas viaj intencoj?

— Mi dezirus esti militisto.

— Kio?

— Mi volus eniri en Saint-Cyr, kaj fari mian profesion en la armeo.

— Stranga ideo! murmuris Andreo, sulkigante siajn brovojn. Fine ĉiuj gustoj estas en la naturo. Mi promesis, ke neniam mi kontraŭbatalos ian inklinon. Ja tiu