Paĝo:Vallienne - Kastelo de Prelongo, 1907.pdf/91

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

situacio estas tre honorinda; kaj kontraŭ ĝi mi povas kontraŭmeti opiniojn nur proprajn. Fariĝu soldato, infano mia, kaj penu alporti iom da gloro en viaj galonkovritaj vestoj. Tio ne multe pezas: sed tio valoras pli ankoraŭ al nenio.

Post tiuj vortoj, la Linŝarda familio disiĝis: kaj ĉiu zorgis pri siaj propraj okupoj.

Viktoro ne forgesis la rekomendojn al li faritajn de sia patrino, antaŭ la Prelonga kastelo: pro tio, subita kaj plena aliformiĝo okazis en liaj sintenadoj kaj liaj agoj. Bona, humana, disdonema, defendanta la malfortulojn, li sin amigis de ĉiuj anoj tiel grande kiel li iam estis sin malamiginta de ili. Sed tiuj senvaloraj faktoj ne estis sufiĉe potencaj por laŭdigi lian nomon per ĉiuj buŝoj. Li revis gloran agon, kiu reliefigus lian malavarecon, lian kuraĝon, lian grandanimon, kiu lin metus sur piedestalon, kaj devigus liajn samlandanojn kantadi por lia honoro koncerton de laŭdoj, kies eĥo devige alvenus ĝis la oreloj de kastelaninoj. La ŝanco lin favoris; kaj antaŭ kiam li revenos Parizon por sin prepari al Saint-Cyr, la fariĝo tiel dezirita fine okazis.

Unu el servistoj de la Brantina farmodomo, juste kulpigita revendi parton da greneroj, kiujn al li oni donis por ensemi, estis hontinde forpermesita. Tiu lasta, kolerega, ĉar lin oni elpelis kiel ŝteliston, kaj devigis kuŝiĝi nokte sub la ĉielo stelhava, ĵuris ke li sin venĝos. Dum ok tagoj, oni nenion aŭdis pri li. Sed, ian nokton, Linŝardoj estis subite vekitaj de ruĝa lumeto, kiu lumigis al la ĉambro per dancantaj rebriloj. Kraketadoj similaj al pafado surdigis iliajn orelojn, dum fumo pika kaj densa duone maskis la flamojn, kiuj rekte supreniris al la sennuba ĉielo.

Ekbruligite de mano krima sed lerta, la fajro naskita en kvin malsamaj lokoj ĉiam plivastiĝis: kaj tiuj kvin apartaj bruladoj, fluantaj al la renkonto unu de l’ alia,