Paĝo:Vallienne - Kastelo de Prelongo, 1907.pdf/95

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

Vidante tiajn elmontrojn de sovaĝa energio, sinjorino Linŝardo silentis. Ŝi tro admiris sian filon, por kuraĝi riproĉon. Eĉ, ĉar neniu danĝero jam estis nun timinda, ŝi malgraŭ si mallaŭte murmuris:

— Tiu heroaĵo treege faciligos la klopodon, kiun mi intencas provi apud la markizo de Prelongo.

Vespere, laŭ la antaŭvidoj de la kuracisto, la patro Brantino mortis. Post du tagoj, la malgranda Ernestino, kies tuta korpo aliformiĝis en unu solan vundon, siavice pereis meze de teruraj suferegoj. Josefino restis sola en la mondo.

Ĉar ŝi estis neplenaĝa, oni nomis familian konsilantaron, kaj oni komisiis Andreon pri la administrado de bienoj de la junulino, kies li fariĝis zorganto. Sed kiam li de proksime studis tiun riĉecon, kiun oni kredis tre grava, Linŝardo ekvidis terure ke Brantino estis riĉa nur ŝajne.

Manĝegite de ambicio, volante tro rapide sukcesi, la patro de Josefino prunteprenis: kelkaj malbonaj rikoltoj malhelpis la pagon de lia ŝuldo: por ĝin efektivigi, li estis devigita pruntepreni denove; kaj iom post iom la profundegaĵo kaviĝis. Nun ĝi troviĝis tute senfunda; ĉar la brutaro, la kulturiloj, la garbejoj, unuvorte la tuta ekspluata ilaro, estis detruitaj de la fajro: nur restis la terbienoj, kies valoro malsuperis la ŝuldon. Do Josefino troviĝis samtempe orfina kaj tute ruinigita.

— Malfeliĉa infanino! kia ŝi nun fariĝos? diris Andreo ekĝemante.

— Ŝin ni konservu ĉe nia hejmo, se tion vi bonvolas, respondis Heleno.

— Vi estas bona, mia kara edzino: kaj mi estas feliĉa, vidante ke vi havas tian intencon; ĉar mi same tion deziris.

— Kion vi volas, amiko mia? Ni ne povas lasi sur la pavimo tiun malfeliĉan knabinon, kiu estas nia parencino. Nur ŝajnas al mi, ke, ŝin akceptinte hejme, ni faras