Paĝo:Vallienne - Kastelo de Prelongo, 1907.pdf/96

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

ĉion, kion ordonas la devo. Neniu povas peti plion de ni.

— Kion vi volas diri?

— Tion; nun via edziga projekto estas forlasota. Nia Viktoro rajte povas trovi edzinon pli ŝatindan ol orfinon kompate akceptitan.

— Sendube: sed se li ŝin amas.

— Verdire, mi ne kredas, ke li sentas al Josefino profundan amegon. Li ŝin trovas beleta, tio estas nediskutebla; cetere ĉiu sammaniere opinius. Sed post tia konstato haltas lia pasio. Se ni havus pli dezirindan fianĉinon proponi al li, mi estas certa, ke li ne ŝanceliĝus.

— Ĉu vi pripensas al iu junulino?

— Jes.

— Al kiu do?

— Divenu.

Linŝardo nomis sinsekve kelkajn najbarajn fraŭlinojn. Per skuoj de kapo ĉiam Heleno malkonsentis. Fine ŝi diris!

— Estas ankoraŭ unu, kiun vi forgesas.

— Kiu?

— Fraŭlino de Prelongo.

— La filino de la markizo! Sed vi estas freneza, mia plendinda edzino. Cetere, li aldonis kun malafabla rigardo, kiam eĉ sinjoro Raŭlo konsentus, kaj tio estas tute neebla, estas mi, kiu malkonsentus tian edzigon.

— Vi! kial do?

— Sed, ekkriis Andreo eksplodante, vi do nenion komprenas! vi do memoras nenion! Tiu posedaĵo, kiu estas la mia, devenas de mono ŝtelita. Mi silentis, mi ankoraŭ silentas, ĉar mi ne volas, ke la kulpo de l’ avo ŝprucadu sur la senkulpan nepon. Sed min mordetas la konsciencriproĉo, kaj mi suferas kiel inferano. Kaj vi volus ke mi miavice partoprenu tiun malgloran artifikadon, ke, por inde kroni la malluman agon komencitan de mia patro, mi ekĵetu en brakojn de junulino la nepon de tiu,