Paĝo:Vallienne - Kastelo de Prelongo, 1907.pdf/98

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

la duonon de niaj bienoj, la propra parto de unu kaj de l’ alia superos nian unuan riĉecon. Edziĝante kun Matildo, Viktoro redonas do al la markizo aŭ al lia filino, kaj tio estas sama afero, tiun monon, kies memoro maltrankviligas vian ekzistadon. La restaĵo, kiun vi konservas, al vi apartenas rajte: ĉar ĝi estis gajnita per la ŝvito de via frunto.

— Sed, por ke tio estu efektivigebla, necese estus, ke ni mortu ambaŭ.

— Kio vin malhelpas al li doni tuj lian parton, sub formo de antaŭtempa heredaĵo.

— Tio estas tre bela parole. Sed ni vendas la felon de l’ urso, kaj ni ankoraŭ ne ĝin mortigis. Vi bone komprenas, ke neniam la markizo konsentos.

Heleno ne povis deteni geston de triumfo. Nenion suspektinte, ŝia edzo vidigis, ke li estis falinta en la kaptilon de ŝi insiditan. Ŝi respondis:

— Mi tion konfesas. Mi ne diras, ke tiu revo ne estas ĥimera: tion mi ne scias, ĉar al neniu apartenas la estonteco. Nur mi estas feliĉa, trovinte rimedon por kvietigi viajn maltrankvilecojn: kaj mi petas vin, se okaze tiu edzigo fariĝus ebla, ke vi ne ĝin kontraŭbatalu. Jen estas mia nura deziro.

Tiu projekto ŝajnis al Andreo tiel iluzia, ke li ne kredis multon konsenti, promesante tion, kion deziris Heleno. Sed la paroloj de lia edzino lin profunde kortuŝis, multe pli ol li volis tion konfesi. La ebleco redoni al la markizo la riĉaĵojn iam ŝtelitajn de lia patro lin ĝojigis malgraŭvole. Pro tio, li sin surprizis deziranta tiun edzigon, kiu devos silentigi la kriadojn de lia konscienco: kaj ne sen bedaŭro li antaŭvidis ĝian neeblecon.

En tiu spiritstato li akompanis al la publika veturilo siajn du filojn, kiuj revenis Parizon, la unua por sin prepari al Saint-Cyr, kaj la alia por eniri en la terkulturan lernejon.