sed la fluo ne transiris plu; ĉu fadenoj rompiĝis, ĉu ili kontaktiĝis? mi ne scias. Tiam la lokomotivo estis devigata trafi la stacidomon per la sola piŝto dekstra. Vi sentas kiel ĝia rapideco estis testuda. Fine mi alvenis ĉi tien, sed post prokrasto duhora. Kompreneble la koresponda vagonaro estis elirinta jam de unu horo: kaj, ĉar la proksima alvenos nur post kvar horoj, mi pensis ke la plej bona rimedo por pasigi la tempon estas veni al vi, por premi vian manon kaj babiladi, skuante la cindron de maljunaj memoroj.
HENRIKO
Bonega ideo! Sidiĝu, mi petas.
ALEKSANDRO
Sed almenaŭ, ĉu mi ne ĝenas vin? Ĉar ŝajnas al mi ke vi nun laboradas.
HENRIKO
Ho! mia laboro estas haltigebla. Mi legas artikolon interesegan: la teorio ĥemia de l’etero, de rusa profesoro Mendelejev.
ALEKSANDRO
Vi do konas la rusan lingvon?
HENRIKO
Ne; sed mi konas Esperanton; kaj tio estas sama afero.