ALEKSANDRO, pripensante
Esperanto! Kia estas tiu ĉi nova besto?
HENRIKO, mirante
Kiel! Ĉu vi neniam aŭdis pri la lingvo internacia?
ALEKSANDRO
Eble, sed tiel malprecize. Pro tio mi miras ke viro tiel inteligenta kiel vi zorgas pri tiaj sensencaĵoj.
HENRIKO, ridante
Prave mi respondas: mi miras ke viro tiel inteligenta kiel vi ne entuziasmiĝas pri elpenso, kiu estas eble unu el plej gravaj kiujn faris la homaro, kaj pri kiu montriĝos nekalkuleblaj la konsekvencoj.
ALEKSANDRO
Nu, amiko mia, vi ne volus ke mi akceptu serioze elpensitaĵon ĥimeran, utopion ne efektivigeblan, kiu estos ĉiam ludilo nur inda por amuzi la spritulojn, kaj kiu ebligos nur por ili sciencŝajnajn petolaĵojn.
HENRIKO
Kial tia antaŭjuĝo?
ALEKSANDRO
Tio ne estas antaŭjuĝo, sed certigo, kiu sin apogas sur studadon de la historio, sur la evolucion mem de