Paĝo:Vallienne - Por kaj kontraŭ Esperanto, 1910.pdf/15

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo estas provlegita

l’homaro. Neniam vi atingos ke tuj kaj senpere ĉiuj popoloj bonvolu forgesi sian patran lingvon, por uzi nur komunan idiomon.

HENRIKO

Kiu parolas pri tio? Kiel vi, mi plene konfesas ke tia revo estus nur frenezaĵo. Tia ne estas la celo, kiun ne deziras trafi. Kontraŭe lingvoj naciaj ne havas partianojn, mi diros eĉ protektantojn pli fervorajn ol Esperantistoj.

ALEKSANDRO

Mi tiam ne komprenas plu.

HENRIKO

La afero estas tamen tute simpla. Ni volas ke ĉiu terloĝanto daŭrigu la lernadon de sia lingvo nacia, kiel li faris antaŭe, kaj eĉ ke li pli kaj pli ĝin perfektigu. Sed anstataŭ uzi la plej bonajn jarojn de sia juneco por lernado de kvar aŭ kvin lingvoj fremdaj, li bezonos lerni nur unu kiu estas la plej facila el ĉiuj.

ALEKSANDRO

Daŭrigu; vi min interesas.

HENRIKO

Kio do alvenos? Tiu tempo, uzita por la lernado de kvar aŭ kvin lingvoj, estos pli profite utilita por