Paĝo:Vallienne - Por kaj kontraŭ Esperanto, 1910.pdf/16

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo estas provlegita

aliaj laboroj. Kaj se ni konsideras ke la universitataj programoj pli kaj pli vastiĝas, vi konsentos ke tiu vidmaniero ne estas malŝatinda. Plie, la homo kiu konas kvar aŭ kvin lingvojn, (kaj tiaj ekzemploj estas tre maloftaj) vane montriĝas rimarkinda multlingvulo, li povas interparoli nur kun homoj konantaj tiujn lingvojn; kun aliaj lia scienco fariĝas tute senutila. Sed kiam sufiĉos por ĉiu terloĝanto la kono de du nur lingvoj, la sia kaj la helpa, tiam per minimumo da penoj, li ricevos maksimumon da rezultatoj.

ALEKSANDRO

Dio mia! Mi konfesas ke via teorio estas alloganta. Bedaŭrinde ĝi frapiĝas kontraŭ rifon, kaj tie rompiĝas: mi parolas pri la efektivigo praktika, kiu, laŭ mia opinio, estas tute neebla. Via lingvo internacia estas kaj estos ĉiam nur malvivnaskita infano.

HENRIKO

Pardonu min. La infano estas naskita kontraŭe kaj tute viva. Ĉiuj libroj, kiujn vi vidas sur mia skribotablo, tion pruvas sufiĉe.

ALEKSANDRO

Tiam ĝi ne estas vivpova.

HENRIKO

Kial?