Paĝo:Vallienne - Por kaj kontraŭ Esperanto, 1910.pdf/17

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo estas provlegita

ALEKSANDRO

Pro tio. Vi opinias ke kia ajn lingvo restos neŝanĝebla, ke ĝi estos parolata kaj skribata sammaniere de ĉiuj mondaj popoloj, tra ĉiuj jarcentoj: sed tia opinio neas simple la veron historian. Rigardu la latinan lingvon. Kio ĝi fariĝis? Ĝi aliformiĝis diversmaniere laŭ la diversaj nacioj, kiuj konservis la uzon de ĝi. Ĝi fariĝis itala, hispana, portugala, franca, rumana, eĉ angla; kaj tiuj lingvoj diversaj diferencas inter si tiom kiom ili diferencas je sia antikva prapatro. Mi supozas momente ke Esperanto disvastiĝos tra la mondo, ke via revo efektiviĝos dum kelka tempo, post jaroj malmulte nombraj, aperos tiom da Esperantoj kiom da popoloj: kaj la tuta sumo da laboregoj faritaj troviĝos perdita sen ia utilo.

HENRIKO

Vi estus prava, se Esperanto celus detrui la lingvojn naciajn por ilin anstataŭi, kiel faris la latina lingvo. Sed pri tiu punkto ni ambaŭ interkonsentas, kaj konsideras tiun vidmanieron kiel utopion feliĉe neefektivigeblan. Antaŭ momento, mi diris ke lingvoj naciaj ne havas protektantojn pli fervorajn ol Esperantistoj; ĉar la konservo de tiuj lingvoj estas la plej forta garantio por la konservado sendifekta de helpa lingvo.

ALEKSANDRO

Kion vi volas diri?