Paĝo:Vallienne - Por kaj kontraŭ Esperanto, 1910.pdf/18

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo estas provlegita

HENRIKO

Dank’ al la naciaj lingvoj, Esperanto restos ĉiam por ĉiu nur lingvo fremda, lingvo tradukanta: kaj vi scias ke neniam fremdulo aliformigas lingvon, kiu ne estas la sia.

ALEKSANDRO

Kial?

HENRIKO

Tial ke, por ke lingvo aliformiĝu, necese estas ke ĝi partoprenu la animon mem de l’homo, ke ĝi miksiĝu kun lia penso tiel intime, ke li ne povas naski ian ideon sen la pero de tiu lingvo, kiu fariĝis kvazaŭ la trabaĵo, kvazaŭ la ostaro de tiu ideo. Tiam la formoj sciencaj kaj gramatikaj kiuj ĝin starigis, sur kiujn ĝi sin apogas, iom post iom estas forgesitaj, ne estas plu sentataj. Kiam du samlandanoj interparolas, ofte ili malrespektas la regulojn; la afero ne estas grava. Malgraŭ tio ili sin komprenas reciproke kaj tre bone: ĉar la divenigaĵo la plej malforta sufiĉas por renaski en la cerbo de l’interparolato la ideon kiu en ĝi dormis, sed kiun la vorto eĉ malpreciza vekas sufiĉe. Ne estas same por lingvo fremda. Kiam ni parolas per idiomo kiu ne estas nia, ni pensas unue per nia patra lingvo, kaj poste ni tradukas. Por tion fari, ni estas devigataj respekti konscience la gramatikajn formojn; ĉar sen ili, ne nur ni ne povus nin komprenigi, sed plie ni ne povus nin mem kompreni. Kiam du fremduloj, angla kaj franca ekzemple, interparolas Esperante, ili do trov-