Paĝo:Vallienne - Por kaj kontraŭ Esperanto, 1910.pdf/19

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo estas provlegita

iĝas ambaŭ en la sama stato spirita; kaj, ĉar ili sentas ke ili ne devas difekti la lingvon, se ili volas interkompreniĝi reciproke, tia sento fariĝas la certa garantio ke Esperanto estos senŝanĝe konservita.

Aliparte, en ĉiuj idiomoj, la difektiĝoj ĉiam komencas interne de la lingvo parolata, kaj precipe de la lingvo parolata de nekleruloj. Sed, ĉar tiuj lastaj homoj estas la multo, post kelke da tempo tiuj ŝanĝoj trudiĝas al la kleruloj mem: kaj tiam, sed nur tiam, la lingvo skribata ilin ekkaptas kaj fiksas daŭrige. Ne fariĝos same por Esperanto. Ĉar la lingvoj naciaj estos ĉiam, kiel antaŭe, la pero necesa inter samlandanoj; ĉar la rilatoj parolaj estas kaj estos ĉiam maloftaj inter fremduloj, la lingvo helpa ĉiam montriĝos lingvo precipe skribata, t. e. lingvo uzata nur de homoj kiujn superigis ia kulturo inteligenta. Kaj ĵus fariĝos tio kio okazis en la latinidiomo. Dum tiu ĉi lingvo, parolata de la popolaj amasoj, aliformiĝis kaj fariĝis la lingvoj antaŭe cititaj, la sama idiomo, skribita de la sciencistoj, konserviĝis preskaŭ senŝanĝe ĝis la nuna tempo. Vi diros ke ne estas malfacile apartigi la latinajn formojn de Mezepoko el tiuj uzataj en Finanta-Imperio, kaj tiujn ĉi lastajn el tiuj legataj en la klasikaj verkistoj; pri tio mi konsentas. Sed aliparte vi same konsentos ke la malsimilaĵoj estas tute malgrandaj, se ni konsideras ke ili okazis dum la daŭro de du mil jaroj, kaj precipe (ĉar tio estas la grava punkto) ke tiuj malsimilaĵoj montriĝas tra la jarcentoj, sed ne de popolo al popolo. Se, de jaro en jaron, la latina lingvo iom aliformiĝis, neniam oni vidis latinidiomon francan, hispanan aŭ anglan; kaj, je ĉiu epoko, la sciencistoj, kia ajn estis ilia nacio, ĉiam povis per ĝi korespondi, sen ia malfacileco.