ALEKSANDRO
Sed tiam, kial oni ne daŭrigas la uzadon de tiu lingvo; tio estus pli bona ol elpenso de idiomo nenatura; ĉar, laŭ mia opinio, tia elpenso estas kontraŭscienca kaj kontraŭnatura.
HENRIKO
La latina lingvo estas idiomo tro malfacile ellernebla, kaj povas esti privilegio nur por eminentularo.
ALEKSANDRO
Ha! via respondo ŝajnas al mi tro petola. Sed, amiko mia, tiu lingvo estas kontraŭe la plej facila el ĉiuj; kaj plie ĝi havas por si tri ecojn: ĝi estas natura, ĝi naskis preskaŭ ĉiujn Eŭropajn idiomojn, kaj fine ĝin konas ĉiuj instruitoj.
HENRIKO
Kial do oni ne uzas ĝin?
ALEKSANDRO
Kredeble tial ke neniu prizorgis pri tio.
HENRIKO
Mi ne konsentas kun vi. Ĉar, de dekkvin jarcentoj kontraŭe, ĉiuj homoj prizorgis pri ĝi, ĉiujn ĝin provis; sed neniu sukcesis. Mi ripetas: ĝi estas tro malfacila.