Paĝo:Vallienne - Por kaj kontraŭ Esperanto, 1910.pdf/21

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo estas provlegita

Nur de kelkaj semajnoj mi konas Esperanton; kaj se vi, kiel mi, estus lerninta tiun lingvon dum la sama tempo, mi povus ĝin uzi por interbabiladi. Aliparte dum ok jaroj ni paliĝis per la latina. Vi estis el via lernejo la plej rimarkinda lernanto; ĉiujare vi ricevis ĉiujn premiojn: kaj, malgraŭ tio, vi estus nekapabla paroladi latine dum nur kvin minutoj.

ALEKSANDRO

Tio pruvas nenion. Neniam mi lernis la latinan parolarton: nur mankas la kutimo. Oni elektu alian metodon; kaj tre rapide niaj gefiloj parolos latine kiel Horacio aŭ Cicero.

HENRIKO, moketante

Fervoja okazintaĵo estas la kaŭzo de via por mi tre agrabla vizito: ĉu vi kredas ke se Virgilio revenus sur la teron, li povus facile esprimi tiun ideon?

ALEKSANDRO

Mi ne kredas: ĉar por paroli pri ia afero, necese estas ke oni ĝin konu: sed antikvuloj tute nekonis niajn nunajn maŝinojn.

HENRIKO

Sed vi, ĉu vi povus ripeti al mi latine la rakonton, kiun antaŭ ne longe vi faris al mi per via patra lingvo?