Paĝo:Vallienne - Por kaj kontraŭ Esperanto, 1910.pdf/23

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo estas provlegita

quantopere testudinea erat sua velocitas. Tandem in hoc locum advecti fuimus, sed post duas horas moræ. Necessario discesserat commeatus conveniens jam ab unu hora. Ĉu vi kredas, ke Cicero estus kapabla kompreni tiujn frazojn?

ALEKSANDRO

Tute ne. La kaŭzoj kiuj estus malebligintaj ke li ilin skribu, same malebligus ke li ilin komprenu.

HENRIKO

Ĉu vi kredas, ke Eŭropano je la XX-a jarcento, kiam eĉ li estus lerta latinisto, se li ne estus informita pri la demando, povus traduki…

ALEKSANDRO, kolerema

Sed ŝajnas al mi…

HENRIKO

Ne koleriĝu: mi ne volis vin ofendi. Sed ĉu vi kredas ke tiu latinisto divenus unuavide ke fulminei instrumenti estas tradukota per telegrafo, tractarius motator per lokomotivo, ambulatilis fundulus per piŝto, kaj commeatus conveniens per koresponda vagonaro?