Paĝo:Vallienne - Por kaj kontraŭ Esperanto, 1910.pdf/24

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo estas provlegita

ALEKSANDRO, embarasita

Sed ĉu mi povis traduki alimaniere? Ĉar Romanoj, kiuj ne havis tiujn objektojn, ne kreis vortojn por ilin esprimi.

HENRIKO

Tiu frazeto vin plene senkulpigas. Vi povis fari nek alie nek pli bone: sed samtempe ĝi kondamnas neripareble la uzon de latinidiomo kiel lingvo nuna kaj internacia. Se oni volus ĝin uzi por la komunaj uzadoj de la ĉiutaga vivo, oni devus unue eltranĉi el ĝi multajn vortojn, kiuj tradukas ideojn kaj aferojn ne nun ekzistantajn, kaj due aldoni al ĝi novajn vortojn multe pli multajn por esprimi ideojn kaj aferojn kiuj ne iam ekzistis. Oni do ĝin aliformigus en lingvon nenaturan, kiu havus kun la lingvo klasika rilatojn nur tre malproksimajn. Tia aliformigo naskus idiomon laman, detranĉitan unuflanke, aliflanke trasubtenitan, idiomon kiu kriegigus pro indigno la verajn latinistojn, kaj kiu, pro la malfacileco de ĝia ellernado, neniun utilus. Tiam, por faciligi tiun ellernadon, oni devus ĝin tiel dispecigi, tiel senmenbrigi, ke restus al tia lingvaĉo nur nomo latina. Sed aliparte oni mortigus definitive la belan lingvon kantitan de Katullo kaj de Ovidio. Ĉar, pro la tro granda simileco inter la du idiomoj, estus neeble ke iu junulo lernu la latinan lingvon antikvan kaj samtempe la nunan: konfuzoj neeviteblaj okazus inter la du idiomoj, kaj ili kaŭzus la neripareblan pereigon de ambaŭ.

Ne; la latina lingvo restu latina. Ĝi permesu al ni, kiel ĝi faris ĝis la nuna tempo, ke ni penetras en la