Paĝo:Vallienne - Por kaj kontraŭ Esperanto, 1910.pdf/25

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo estas provlegita

intimecon mem de la antikva genio; ĝi antaŭ niaj okuloj senvualigu ĝiajn tutajn mirindaĵojn: sed ĝi ne penu klarigi la teorion de telefono, aŭ la funkciadon de petrolaj motoroj: ĉar por tio ĝi ne taŭgas

ALEKSANDRO

Nu, se la lingvo latina ne estas uzebla, kial do oni ne uzus iun el lingvoj vivantaj, ekzemple la anglan aŭ la francan? Ĉar ili ambaŭ estas jam preskaŭ internaciaj, la unua por la komercista mondo kaj la dua por la mondo bone edukita.

HENRIKO

Kia ajn estas lingvo natura, vivanta aŭ malviva, la samaj malfacilecoj okazas pri la ellernado de ĝi. Se la angla lingvo montriĝas la plej facila laŭ la gramatiko (kompreneble mi esceptas Esperanton), ĝi kontraŭe aperas la plej malfacila laŭ la elparolado. Estas same pri la franca lingvo. Multaj fremduloj ilin lernis; sed estas tre malmultaj tiuj kiuj ilin skribas kaj precipe parolas senerare. Plie, ĉu vi kredas ke aliaj popoloj permesos ke iu el ili altrudu al la Universo sian propran lingvon, kaj per tiu rimedo disvastigu tra la ambaŭ duonsferoj sian nacian influon? Ne. La diversaj gentoj estas ĉiuj tro ĵaluzemaj por ebligi tian privilegion, kiu donus al la popolo elektita certan imperion sur la mondo. La homaro bezonas neŭtran lingvon, nekapablan maltrankviligi la rajtajn fiersentemojn de ia gento. Kaj pro tio, vi tre bone komprenas ke nenia idiomo nacia povas taŭgi kiel internacia lingvo.