Paĝo:Vallienne - Por kaj kontraŭ Esperanto, 1910.pdf/26

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo estas provlegita

ALEKSANDRO

Tiam se oni devas elĵeti ĉiujn lingvojn naturajn, ĉu antikvajn, ĉu nunajn, oni devas samtempe forlasi tutan esperon pri lingvo internacia. Ĉar lingvo estas organismo viva, kiu naskiĝas, kreskas, pligrandiĝas kaj mortas kiel aliaj organismoj. Lingvo nenatura estas nek viva, nek vivpova; ĝi estas nur maŝino. Simila al pupoj, kiuj troviĝas en muzeoj por vaksaj figuroj, je malproksime ĝi povas iluziigi; sed tuj kiam oni alproksimiĝas, tre rapide oni ekvidas sian eraron.

HENRIKO

Tiam do alproksimiĝu; kaj tre rapide vi ekvidos kiel vi eraras. Dirante ke lingvo natura estas viva organismo, vi estas tute prava. Sekve vi opinias ke ĉiu lingvo kiu volas ekzisti kaj utili devas esti viva. Via rezono sin apogas sur la evolucion de lingvoj; kaj, ĉar vi vidas nenie la kreon de iu lingvo nenatura, vi konkludas, eble tro antaŭtempe, ke tiu lingvo estas neebla. Antaŭ kiam oni elpensis la fervojojn, kredeble tiel estus respondinta Eŭropeano al kiu oni estus parolinta pri nenatura ĉevalo. Certe li estus dirinta: « Ĉevalo estas estaĵo viva; do ĉevalo neviva, ĉevalo ligna aŭ fera, estante nur maŝino, neniel povus nin utili. Ĝi estas nur ludilo por infanoj. » Kaj tamen post kelkaj jaroj, la lokomotivo kaj la aŭtomobilo, kiuj estas nur ĉevaloj nenaturaj, pruvis triumfe ke la ĉevalo natura kaj viva povas esti profite anstataŭata.

Nun, ĉu Esperanto estas tiel nenatura kiel vi pensas? Ne; kaj tiu pripenso sola pruvas kiel vi nekonas la demandon. Esperanto estas lingvo tiel viva kiel la