Paĝo:Vallienne - Por kaj kontraŭ Esperanto, 1910.pdf/27

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo estas provlegita

aliaj: nur ĝia naskiĝo estas malsama. Anstataŭ deveni de aliformiĝo malrapida kaj sendirekta de lingvo pli malnova, ĝi devenas de elekto inteligenta kaj racia inter la lingvoj ekzistantaj. Per siaj radikoj aŭ prefere radikvortoj, ĝi eniras profunden en la saman teraĵon en kiun la lingvoj naciaj ĉerpadas la vivon. Sed, anstataŭ kreski hazarde kiel kreskaĵo sovaĝa, ĝi estis kulturita science de ĝardenisto genia. Ĉiujn senutilaĵojn, ĉiujn branĉojn, malutile vagantajn, kiuj, trinkante la sukon, malsatigis kaj malfortigis la trunkon, li senkompate detranĉis: kaj ĉiuj penoj de kulturigisto celis nur unu celon, la frukton produktotan. Kreskaĵon nenaturan formas papero, silko, feraj fadenoj: sed ĉu vi pretendas ke persikarbo spalira estas arbo nenatura? Ne: ĝi estas arbo viva kaj natura, kiu ne kreskas nature, sed racie. Nur la lingvoj a priori, kiel tiuj de Dalgarno aŭ de Wilkins estas lingvoj nenaturaj. Volapuk estis lingvo nenatura; pro tio ĝi mortis: Esperanto estas lingvo natura kaj viva; pro tio ĝi vivos.

ALEKSANDRO

Stranga lingvo viva, kiun oni ne povas paroli, kaj kiu utilas nur por la korespondado!

HENRIKO

Nu, vi pretendas, ke ĝi estas neparolebla! Pro kio vi certigas tian malveraĵon?

ALEKSANDRO

Sed vi mem antaŭnelonge diris ke Esperanto estas nur lingvo skribata.