HENRIKO
Pardonu min. Kredeble mi malklare esprimis mian penson, kaj vi ĝin ne bona komprenis. Mi diris ke la rilatoj inter fremduloj estos pli oftaj skribe ol parole: sed neniam mi diris ke Esperanto ne estas lingvo parolebla. Ĉar kontraŭe, inter ĉiuj lingvoj fremdaj, Esperanto estas la sola, kiun povas paroli korekte ĉiuj popoloj, kiaj ajn estas ili.
ALEKSANDRO
Tio estas neebla.
HENRIKO
Kial?
ALEKSANDRO
Tial ke, por lerni la parolarton de ia lingvo, estas necese ke oni loĝu longtempe en la lando en kiu lingvo estas uzata. Ĉiuj kiuj lernis lingvon fremdan nur per libroj, certigas ke, malgraŭ iliaj konoj teoriaj pri tiu lingvo, tamen tiuj konoj povis ilin utili nur kiam ili lernis la elparoladon; kaj ĝi estas akirebla nur de la orelo kaj post longa uzado. Sed, ĉar la geografiaj verkoj silentas pri Esperantujo…
HENRIKO
Moku, moku; per unu vorto mi haltigos vian petolaĵon. La fakto simpla havas elokventecon multe pli konvinkantan ol la rezonoj la plej lertaj. Do, simila al